Fotoalbumoj

Foto: Hendrik Thien (1911-1993) NL

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Hendrik Thien (1911-1993) NL (16 el 22)
Albumo: Cseh-instruistoj
Montroj: 2244
Kategorio: Portretoj
Priskribo:
(naskiĝis en 1911 en Winterswijk, mortis la 7-an de decembro 1993 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto. Li ricevis lernejan diplomon de la reallernejo en 1929, kaj diplomitiĝis kiel instruisto en 1931 kaj kiel lernejestro en 1933. Thien konatiĝis kun Esperanto en 1928, sed eklernis nur en 1931. Ekde 1934 li instruis Cseh-metode en Nederlando, Belgio kaj Francio. Li kolektis fotojn pri Zamenhof ekde 1957 kaj starigis foto-servon, kiun li heredigis al UEA. En 1984 Thien eldonis la fotolibron La vivo de d-ro L. L. Zamenhof en bildoj. En 1983 aperis lia lernolibro Een nieuwe methode ... por nederland-lingvanoj, kun aparte didaktika prezento de la fonetiko. http://eo.wikipedia.org/wiki/Hendrik_Thien

Opinioj kaj komentoj (0)

Mankas komentoj.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.