Fotoalbumoj

Foto: KER-diplomitoj en Hajnano, instruistino kaj ŝiaj studentoj

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: KER-diplomitoj en Hajnano, instruistino kaj ŝiaj studentoj (14 el 58)
Albumo: KER-diplomitoj
Montroj: 3374
Kategorio: KER-ekzamenoj
Priskribo:
En la oficejo de Prof.Dr.GONG Xiaofeng (Arko) ĉe la Universitato Nanchang (Ĉinio). Meze staras Arko (prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj instruistoj, estro de ILEI-Cxinio. Maldekstre LIU DongMei (Lunkaŝa), studentino de la fako Media inĝenierado, Nanchang Universitato Dekstre WEN Qunyan, studentino de la fako Media Scienco.Nanchang Universitato

Opinioj kaj komentoj (7)

1. fejfi je 2012-04-19 17:22:23

Karegaj Arko, Wen kaj Lunkaŝa! Mi ĝojas vidi vin kun tiuj grizkovrilaj KER-dokumentoj, kiuj pruvas vian ege diligentan laboron multjaran (Arko) kaj tutmonatan BEKumante sur Esperanto-Insulo (Wen kaj Lunkaŝa). Vi ĉiuj meritas tiun ĉi sukceson!!! Mi gratulas al vi ankaŭ nome de Juraj kaj ĉefe nome de Mirko, kiu laŭ mi multe helpis al vi, Wen, ĉe "nia" tablo! Restu sanaj kaj iam kaj ie ĝis en Esperantujo! Amike Fejfi

2. laine je 2012-04-19 18:29:29

Koran gratulon kaj multajn bondezirojn al vi! Oni diras, ke "plenumita laboro estas ĝojiga". Mi esperas, ke vi havas kaj havos multan ĝojon pro la sukcesa ekzameniĝo. – Vi rajtas esti fieraj pri via diplomo!

3. pauljuno je 2012-04-19 18:48:20

Karaj!
Mi gratulas al vi, mi ĝojas pri via sukceso! Eble ni iom helpis al vi lerni Esperanton, sed vi povus instrui al ĉiuj vian samtempan gajecon kaj laboremon. Tion mi ŝatus lerni!

4. Arko je 2012-04-20 02:47:39

saluton, karaj: koran dankon pro via gratulo.
Mi ne atendis tion dum mia preparado por E-insulo. Vere, ĝi donis al mi grandan surprizon. Dankon al Katalin, sen ŝia kuraĝigo, eble mi ne aliĝis al la ekzameno, ĉar mi timas, ke mi ne sukcesus.
Mi ankaŭ havas alian diplomon, kiun mi gajnis en Germanio dum la 50-a IS, 2006-2007, Zsofia instigis min partopreni kaj finfine en la lasta momento mi aliĝis kaj feliĉe mi trapasis la ekzamenon.
Tra la ekzameno mi vidis mian malfortan flankon. Klopodu kaj klopodu! Arko

5. margaretha je 2012-04-20 07:55:43

Kara Arko, Lunkaŝa kaj Wen,
Gratulon! Mi sentis ĝojon rigardante vin triope kun la prestiĝa diplomo. La semajnoj sur la Esperanto-Insulo restas gravuritaj en mia koro. Bone ke vi plukis la rezulton de via laboro de Esperant0-studoj. Mi esperas rerenkonti vin iam dum Esperantujo-arangxoj. Dauxrigu kaj gxuu la vivon. Amike, Margaretha

6. Endre je 2012-04-21 20:20:51

Karaj,
Elkoran gratulon por via plene meritita sukceso!
Amike,
Endre

7. Forigita uzanto je 2012-04-22 15:47:14

Saluton al la tri belaj sukcesintinoj !
Mi certas ke, dank'al tiu diplomo, vi efike kaj entuziasme daŭrigos la disvolvigon de la internacia lingvo. Mi esperas denove renkonti vin dum alia renkontiĝo.
Tutkore,
Maja

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.