Fotoalbumoj
Foto: Tri diplomitaj instruistoj de la ĉina lernejo en Taiyuan
← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo
![]() |
![]() |
![]() |
Titolo: Tri diplomitaj instruistoj de la ĉina lernejo en Taiyuan (16 el 58)
Albumo: KER-diplomitoj Montroj: 4933 Kategorio: KER-ekzamenoj Priskribo: WANG Nan, ZHANG Yating,LI Jinĝia. La nomo de ilia elementa lernejo estas Baiyangshujie Xiaoxue, ĝi situas en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, Ĉinio. Tiuj tri instruistinoj instruas Esperanton oficiale en la ĉina lernejo. |
Opinioj kaj komentoj (32)
1.
Miaohui je 2012-05-25 12:01:38
Gratulon al por la sukceso de junaj samideaninoj kaj ankaŭ de Jado, mia maljuna amiko! Tamen mi volas atentigi, ke tio estas bona komenco,sed ne fino. Post la diligenta praktikado vi certe pli progresos kaj sukcesos.
2.
fejfi je 2012-05-25 12:03:06
Karulinoj,
3.
Forigita uzanto je 2012-05-25 15:51:36
Elkore mi gratulas al vi, karaj samideanoj. (Serbujo)
4.
tatjana je 2012-05-25 15:59:58
Korajn gratulojn okaze de via sukceso! Iom post iom Esperanto disvastiĝas! Frutodonan laboron al vi! (Ruslando)
5.
petrolaverno je 2012-05-25 16:18:51
Mi gratulas la tri junulinoj, kiuj montras la vojon por disvastigi la internacian lingvon.
6.
Forigita uzanto je 2012-05-25 17:01:35
Multe da gratuloj pro via sukcesa lernado. Kaj varmajn bondezirojn por daŭra, fruktodona instrua kariero ĝis la plej altaj niveloj en la ĉina instru-sistemo.
7.
stelamiko je 2012-05-25 17:45:00
Karaj junaj koleginoj
8.
GrizaLeono je 2012-05-25 18:37:37
Karaj samideaninoj, mi kore gratulas vin pro la akiro de la diplomo, kaj mi deziras al vi plenan sukceson en viaj estontaj entreprenoj favoraj al nia kara lingvo. (el Belgio)
9.
Forigita uzanto je 2012-05-25 18:40:15
Saluton !
10.
Katalin je 2012-05-25 18:47:06
Kompreneble ankaŭ mi aldoniĝas la la gratulanoj kaj petas al Nana, Yating, Ĵinĝia kaj Jado raporti al niaj legantoj en artikolo pri sia agado, situacio, kvanto de lernantoj, opinioj de la gepatroj kaj aliaj kolegoj kaj pri la planoj rilte al la projekto pri oficialigo de Eo. Bv. sendi la raporton al mia adreso por ke mi povu aperigi ĝin, DANKON! (Nederlando)
11.
margaretha je 2012-05-25 18:58:20
Mirinde revidu vin en tiu bela cirkonstanco, pro kiu mi kore gratulas vin! Daŭrigu vian laboron, kaj mutege da infanoj plukos la rezulton. Mi gardas la seminarion en Hajku kiel memoraĵon gravuritan en mia koro, kaj ĝojis kunlabori kun vi. (El Belgio)
12.
Grazina je 2012-05-25 20:19:29
Sukceson en instruado kaj gratulojn pro via ekzameniĝo!
13.
gildamunoz je 2012-05-26 00:18:36
Gratulon pro via diplomo kaj via instruadlaboro kiuj kuraĝigas alian fari same. (el Meksiko)
14.
Ricko je 2012-05-26 00:41:23
Karaj ĉarmaj instruistinoj en Taiyuan, mi tre ĝojas ke vi asukcesis la ekzamenon. Mi bone memoras viajn bonhumorajn karakterojn. Vi certe gvidos lernejanojn pli vigle kaj eltiros iliajn talentojn. Mi tre volas revidi viajn lernantojn!!! (Japanio)
15.
avellar je 2012-05-26 01:34:07
Gratulon el Brazilo!
16.
eiriarte je 2012-05-26 09:41:08
Koran gratulon el Hispanujo! Mi deziras al vi la plej belan sukceson!
17.
ansardom je 2012-05-26 11:43:03
Gratulojn al la tri instruistinoj! Mi skribas el Kanariaj Insuloj. Mi deziras sendi al vi donace aŭdvidan specimenon de la esperanta kulturo per poŝta adreso. Bovolu sendi ĝin al mi. Dankon! (ansardom1@hotmail.com)
18.
Myntsy je 2012-05-26 15:48:13
Gratulojn al vi tri sukcesintoj! Via tasko instrui esperanton al viaj gelernantoj estas malfacila, sed vi havas sinceran subtenon de tre fidela tutmonda esperantistaro. Ni kredas je via sukceso en via ĉiutaga laboro. Salutojn el Skandinavio,Finnlando, el Norda Eŭropo.
19.
Monika je 2012-05-26 15:56:19
Varmajn gratulojn al vi tri pro la bela rezulto. Mi deziras al vi fruktodonan laboron kun la infanoj. Vi mem havis belan sukceson en Esperanto, ilia (tiu de la infanoj) dependas de vi. La laboro ne ĉiam estos nur belega aventuro, sed kiam vi havos antaŭ vi etulojn, kiuj bone elturniĝas pere de la nova lingvo, tio estos vera rekompenco por viaj klopodoj. Mi mem instruas Esperanton al infanoj en lernejo (6-16 jaraj), do kredu min, ke mi scias pri kio mi parolas. Havu belegajn travivaĵojn kun la infanoj dum via laboro!
20.
kijxote je 2012-05-26 17:09:27
Mi kore gratulas al la tri amikinoj pro la granda rezulto.
21.
goberiko je 2012-05-27 11:42:40
Gratulojn al vi por la bela kaj esperplena rezulto! Mi bone memoras vin en la Esperanto-Insulo!
22.
tijnaw je 2012-05-27 18:32:18
Korajn gratulojn el Maroko !
23.
Vojacek je 2012-05-28 18:05:42
Mi gratulas vin el Ĉeĥio al sukcesa trapaso de KER ekzameno kaj al sukcesa instruado, kiu povas kontribui al oficialigo de instruado de Esperanto ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Eŭropa unio.
24.
Ronaldeto je 2012-05-31 19:51:27
Gratulegon okaze de via sukceso rilate al la diplomo kaj multe da ĝojo kun kaj per Esperanto dum via instruado de nia komuna lingvo!
25.
Petra je 2012-06-01 18:15:05
Korajn gratulojn! Fruktodonan laboron deziras al vi Petra el Argentino
26.
annemarie38 je 2012-06-03 12:11:26
Mi gratulas vin. Mi instruas geinfanojn en Francio. Dankon por Esperanto!!! Anne-Marie
27.
Arlette je 2012-06-03 19:43:18
Edmond kaj Arlette PLUTNIAK el Francio ĝojegas revidi vin kaj bone rememoras la longajn horojn , dum kiuj vi lernegis la lingvon sur la Esperanto-Insulo. Gratulon al via triopo pro via brila sukceso al la KER-ekzameno. Fruktodonan instruadon de Esperanto en via lernejo!
28.
Ritinjo je 2012-06-06 21:11:14
Mi kore gratulas vin pro la sukcesa akiro de la KER-diplomo! Kaj deziras al vi sukceson dum la instruado de Esperanto al la infanoj.
29.
Rovo je 2012-06-09 19:21:46
Karaj !
30.
pauljuno je 2012-07-09 21:38:25
Ankaŭ min ĝojigas revidi vin! Mi gratulas al vi, kaj dankas al vi la laboron, kiun vi faris por akiri jenan sukceson kaj kiun vi faras, faros por eduki multajn novajn esperantistojn!
31.
Henri je 2012-07-14 04:01:38
Sukcesan vojon al vi kaj gratulojn pro via elekto ! Henri el Francio
32.
Forigita uzanto je 2014-12-08 15:54:09
Karaj belaj junulinoj! De revo al revo kaj ties realigo ni iras la vojon celitan. Aldoni la komenton |