Fotoalbumoj

Foto: Eo-buso

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Eo-buso (30 el 249)
Albumo: Hazardaj esperantaĵoj
Montroj: 2509
Kategorio: Hazardaj esperantaĵoj
Priskribo:
El Facebook

Opinioj kaj komentoj (5)

1. fringilla13 je 2012-08-12 13:46:30

La buso trafikas en la pola ĉefurbo Varsovio, la finhaltejo troviĝas ĉe la strato Esperanto. Se vi volas, vi povas enbusiĝi ĉi tie:
http://www.youtube.com/watch?v=w9hT1IbRV5Y
kaj veturi kelkajn haltejojn per la 18-metra buso Solaris Urbino en la direkto ESPERANTO. La mapon kun la haltejoj de la linio 111 vi trovos ĉi tie:
http://mapa.targeo.pl/linia/Trasa-GOCLAW-ESPERANTO,111,TP-ESP,1
Vi vidos maldekstre la straton Okopowa, la malpli granda strato Esperanto troviĝas apud ĝi. Ĉiuj haltejoj de la buso 111 estas listigitaj ĉi tie:
http://warszawa.wikia.com/wiki/111
Do vi jam povas sufiĉe bone orientiĝi. Vi veturos tra la Vistulo. La ponto (pole: most) nomiĝas Most Poniatowskiego.
La buson produktis pola firmao "Solaris",
http://pl.wikipedia.org/wiki/Solaris_Bus_%26_Coach
kiu situas apud Poznań (Poznano) kaj produktas ne nur busojn, sed ankaŭ trolebusojn kaj tramojn.
BONAN VOJAĜON EN LA DIREKTO ESPERANTO! :-)

2. fringilla13 je 2012-08-12 14:54:29

Aliaj fotoj por la amantoj de E-busoj:
http://phototrans.pl/14,564312,0,Solaris_Urbino_18_Hybrid_8399.html
http://warszawa.wikia.com/wiki/107
http://warszawa.wikia.com/wiki/111
La varsoviaj busoj 111 kaj 107 veturas al la strato Esperanto tra la strato Zamenhof (pole: ulica Zamenhofa), kie la kreinto de Esperanto vivis en la jaroj 1898-1915.
Rigardu la memortabulon:
http://pl.wikipedia.org/wiki/Ulica_Ludwika_Zamenhofa_w_Warszawie

3. kolombisto je 2012-12-30 14:37:03

Fare de filmetoj sukcesis ĉirkaŭrigardi en urbo Varsovio. Tre plaĉas al mi la Solaris buso firmao.

4. Mireille je 2014-12-21 18:02:54

TIO NE ESTAS HAZARDA UZO DE LA VORTO ESPERANTO!!
TIU FOTO DEVAS SALTI AL ALIA ALBUMO!

5. Katalin je 2014-12-21 18:09:27

Mi iam transmetos, sed se mi forigas ĝin de tie ĉi, ni perdas ĉiujn valorajn komentojn. Do, mi pensas ke ĝi estos kaj ĉi kaj en la nova loko. Sed ne nun, mia portebla komputilo malhelpas nun alŝutojn.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.