Titolo: | Ŝi estas mia amiko |
Subtitolo: | Porinfana amrakonto pri infanoj por komencantoj |
Aŭtoro(j): |
PORTELLA, Luiz |
Eldonejo: | Torixoréu Libroj, Porto Alegre, Septembro de 2005. |
ISBN: | ne havas |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | legolibro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | FEL: 1,00 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | Jen la dua rete elŝutebla rakonto, verkita por komencantoj. Ĝi temas pri infanoj, uzas simplan stilon, malgrandan vortostokon. La aŭtoro konscie kaj pedagogicele uzis limigitan radikaron, kompilitan de Sten Johansson. La rakonto konsistas el 11 ĉapitroj, de 2 ĝis 3-paĝaj. Ĉiun sekvas listo de unulingva vortklarigo de la uzataj "novaj" vortoj. La gramatikaĵoj estas laŭgrade enkondukitaj: prezenco, pasinta tempo, akuzativo de rekta objekto, imperativo, simplaj subpropozicioj, futuro, refleksivo, kondicionalo, -ig, -iĝ. En la rakontoteksto ne estas traktataj la participaj finaĵoj, nek akuzativo por direkto (escepte la ĉapitrofinajn klarigojn). La libreto povas esti bone uzata kiel aldona legmaterialoj por komencantoj. Ĝin vi povas elŝuti en la retejo www.lujz.org/amiko/, kie vi trovas ankoraŭ kelkajn aliajn elŝuteblajn materialojn de la Torixoréu Libroj. |
Recenzoj: | Ni Legis; Legolibro el Brazilo Luiz Portella verkis, por komencantaj infanoj, libreton 40 paĝan, en kiu li celis lingvon facilan, kaj aldonon de novaj gramatikaj elementoj laŭlonge de la dekunu mallongaj ĉapitroj. Rilate lian celon, li plene sukcesis. La ligvo estas facila, pura, senriproĉa. La vortoj, kiuj povus krei dubon, estas klarigataj fine de ĉapitroj. La aŭtoro volis krei didaktikan libron kaj la libro bone plenumas tiun rolon. La vorto "didaktika" povas pensigi vin pri enuiga libro, ĝi tute ne estas. Certe, kiu atendas spir-haltigajn eventojn ne trovos ilin en la libro, sed ili trovos aliajn agrablajn ecojn. La rolantoj de tiu libro estas geknaboj okjaraj, la ĉefa rolanto ekenamiĝas al knabineto kaj la granda afero laŭlonge de la dekunu ĉapitroj estas la sindemando de la knabo: "Ĉu ŝi reciprokas?" La libro montras la vivon de tiu knabo, kiu loĝas en Brazilo, la klasamikojn, la familion, la ĉiutagan vivon. Kelkaj filozofiaj pensoj, kiuj povas veni en la menso de tiu knabo, ne mankas. Restas ke tiu infano renkontas nur bonfarajn adoltojn en preskaŭ paradiza reva loko. Ĉio estas glata, milda, bonintenca, kaj vi gustumas la libron kvazaŭ dolĉan bombonon. Ja ĝi estas frandinda bombono, ĉar ĝi estas divers-kolora bombono, kiu senĉese ŝanĝas koloron dum la gustumado. Konklude, tiu ĉarma freŝa libro taŭgas por okjaraj infanoj, sed ankaŭ por la adoltoj, kiuj akompanas la infanojn en ilia legado: gepatroj, instruistoj.
Ginette Martin - Fracio
Aperis en LG 121 2005/12/15. p. 28.. |
Kreodato: | 2006-03-18 23:16:42 |
Lasta redakto: | 2006-03-20 14:16:47 |
Montroj: | 38040 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
Antaŭparolo 1 - Granda novaĵo 2 - La familio, la amikoj kaj la strato 3 - Novaj lernantoj 4 - Mateo emas ege lerni 5 - Futbalo kaj brilaj okuloj 6 - Promeno al la bieno 7 - Duboj 8 - Parolado dum paŭzo / Glaciaĵo 9 - En la domo de Marcelo 10 - Multo da novaĵoj 11 - Finfine mardo |
Unuoj: |
11 ĉapitroj |
Longeco de unu unuo: |
2-3p. |
Vortolisto: |
lecionfine |
Direkto de la vortolisto: |
unudirekta |
Ekstera formato
Mezuro: |
14x21cm |
Paĝnombro: |
41 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
nenio |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
vinktita |
Ĝenerala aspekto: |
simpla |
|
|