Titolo: | Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto - KD |
Subtitolo: | por progresintoj |
Aŭtoro(j): |
MARČEK, Stano |
Eldonejo: | Martin, 2007. |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | kd-rom |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĉeteblo: | UEA: 2 x 15.00 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | 8-leciona kurso kun ampleksa lernomaterialo; bildoj, sonoj, tekstolibretoj. La materialo ekde aprilo 2007 mendeblas ankaŭ sur du apartaj KD-ROM-oj. La unua KD havas la printeblajn bildojn en bona kvalito kaj la priteblan tekstolibreton en PDF-formato. La dua KD entenas la sondosierojn en MP3-formato. Mendeblas ĉio ankaŭ sur unu DVD, taŭga por DVD- kaj televidaparato, aŭ komputila(grandekrana) projekciado, sed el tiu la materialoj ne estas printeblaj. (Tiu DVD kostas 24 eurojn).La ĉ. 25-jara bild- kaj sonmaterialo, kiu antaŭe sur lumbildoj kaj sonkasedoj konsisitigis aŭdo-vidan instrukompleton, nun estas reeldonita kaj adaptita por moderna tekniko, komputila kaj DVD-uzo. La aŭtoro siatempe kompilis priskribajn tekstojn kaj kongruajn demandojn en 8 vastaj temoj. (Vidu la enhavtabelon.)La unuopaj temoj konsitas el 1-2 grandaj bildoj (nun refotitaj iamaj murafiŝoj), kiujn ĉirkaŭas malgrandaj scenbildoj kaj apartaj bildaj vortokolektoj. Ekfunkciiginte la diskon oni povas elekti la deziratan lecionon kaj post la apero de la granda bildo aŭdeblas la laŭtlegita detala priskribo de la vidaĵoj. La tekston ofte akompanas rilataj sonefektoj, realaĵoj por ankaŭ tiel helpi kompreni la tekston. Modernaj kaj klasikaj muzikpecoj donas fonon al la legado.La 8-10 priskribitaj bildetoj estas anoncitaj laŭnumere. Fine de iu temo oni aŭdas dekon da demandoj kaj por respondi al ili necesas haltigi la ludilon. La legoritmo estas malrapida (komence kelkloke eĉ posilaba), certe kompreneble je la nivelo komencinta, kiun la materialo laŭ la leksiko celas. La disko uzeblas en grupa lernado (vidu la konsilojn de la produktinto) kaj ankaŭ por memstara studo, kiam oni perkomputile rigardante la bildojn havas detalan priskribon kaj povas riĉigi sian vortoprovizon. Por faciligi la alproprigon en ambaŭ kazoj disponeblas la elŝutebla teksto (serĉu ĝin ĉe komputila uzo sur la disko mem aŭ elŝutu ĉi tie). La materialo pretigita laŭ specifa metodo je sperta uzo de gvidanto povas fariĝi bona bazo de konversacioj, bildpriskriboj kaj rakontigaj ekzercoj. Por pliaj ideoj pri la uzo vi povas legi la konsilojn de la aŭtoro en la elŝutebla dokumento: Kelkaj vortoj por la kursgvidantojLa tutan tekstolibreton, kiun disponigis al ni la aŭtoro, vi povas elŝuti en la paĝo kun la enhavo kaj pliaj detalaj informoj. Pri tiu ĉi kaj aliaj novaj instrukompletoj de la sama aŭtoro vi trovas informojn ĉi tie. Krom mendi ĝin ĉe UEA vi povas kontakti ankaŭ la eldoninton kaj aŭtoron. Por havi kompletan trarigardon pri la eldonaĵoj de Stano Marček kaj pri la kunuzeblaj materialoj, rilataj al la lernokompleto Esperanto per rekta metodo bv. viziti la paĝon Katalogo Novaĵoj. Tie klakante al la unuopaj eroj vi trovas pli detelan prezenton de la lerniloj. |
Recenzoj: | Esperanto - 2007/marto: Katalin Kováts: Riĉiĝo per ŝparo |
Kreodato: | 2007-02-05 17:25:06 |
Lasta redakto: | 2014-01-02 22:15:49 |
Montroj: | 45132 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enhavo: |
Temoj de la bildoj kaj teksto 1. La familio2. La vivo de la familio3. La urba trafiko, en la vendejo, kuirejaj bezonaĵoj4. Ŝatokupoj kaj interesoj5. Vojaĝado kaj turismo6. La metioj7. Agrikulturo, hortikulturo,pomologio, bredado de hejmbestoj, vinberkulturado kaj nutraĵ-industrio8. La industria produktato, krudmaterialoj, produktoj, eksterlanda komerco, importo kaj eksporto Danke al la donaco de la aŭtoro jene elŝuteblas la tuta TEKSTOLIBRETO . |
Unuoj: |
8 temoj |
Konstruo de unu leciono
Ekstera formato
Mezuro: |
3,90 GB |
Koloreco: |
multkoloraj |
Ilustraĵoj: |
laŭtemaj grandaj bildoj, malgrandaj situacioj, objektoj |
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5;
| Aldoni propran opinion
3.
Laŭ la supra komento la kurso tre gravas por daŭrignivelaj lernantoj. Mi ankoraŭ ne posedas Esperanton, do ankaŭ por mi, kiu instruas tiugradaj lernantoj, tiu kurso estas akirebla.
2.
Mi bedaŭras ke malgraŭ la promeso, oni ne povas elŝuti por vidi la tekstolibreton, nur la enkondukan paĝon de ĝi. Kvankam certe valorus vidi ĝin.
1.
Ĝi estas bonega kurso, mi vidis ĝin iam ankoraŭ kun projekciado de lumbildoj kaj sono el magnetofono. Sed tamen kiom bona ĝi estos dum la prezentado, tio dependas ankaŭ de instruisto.
|