Titolo: | Esperanto Elektronike II. |
Subtitolo: | La plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto |
Aŭtoro(j): |
E@I |
Eldonejo: | Espero, 2006. |
ISBN: | 80-969533-0-3 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | dvdromo |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 9.00 EUR (sen varimposto) FEL: 9.00 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | angla, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, hispana, hungara, irlanda, itala, japana, kataluna, korea, kroata, litova, nederlanda, pola, portugala, rusa, serba, slovaka, sveda, vjetnama |
Nia opinio: | Post la vendiĝo de la unuaj 10.000 ekzempleroj fine de 2006 aperis la dua, kompletigita eldono de la sukcesa DVD. Vidu la prezenton de la unua eldono.
Kio novas en la dua eldono? - 6 novaj lingvoj kaj tradukoj: japana, korea, portugala, serba, sveda, vjetnama - 2 novaj kantoj (noveldonita disko de nova roka grupo "Supernova") - novaj libroj: "Vikipedio - praktika manlibro" (Unua eldono de la libro), Eŭropa identeco - plene funkcianta serĉado en la Vikipedio - fotoj de UK kaj IJK 2006 - aldonitaj pluaj lingvoj por informilo "PakEo" (cs, de, en, fr, lt, mt, nl, pl, pt, ru, uk) - aldonitaj IKU-libroj - "ridejo" - beta versio de la ŝerc-paĝaro kun E-aj ŝercoj - korektitaj kelkaj cimoj, kiuj aperis en la unua eldono
Pli pri la DVD-projekto vi povas ekscii ĉe: www.esperantodvd.net/.
Rimarko: La enhavon de la DVD oni rajtas kopii, disdoni kaj uzi por nekomercaj celoj kondiĉe, ke ĝi estos kopiata senŝanĝe kaj inkluzive de la kopirajto-teksto. Alia uzo de la enhavo eblas nur kun konsento de E@I kaj tiu de la posedantoj de kopirajtoj de la unuopaj eroj; pri tio kontaktu nin ĉe la adreso dvd@ikso.net. |
Recenzoj: | Paul GUBBINS: Aprobinda, sed kun detenoj, 1205 (7-8) julio-aŭgusto 2007 ESPERANTO |
Kreodato: | 2007-05-20 20:56:24 |
Lasta redakto: | 2008-03-21 14:15:21 |
Montroj: | 38985 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enhavo: |
· Pri Esperanto: Informoj pri E-o en multaj lingvoj (precipe „Praga manifesto“, „Ĝisdate pri Esperanto“ kaj nacilingvaj artikoloj (el Vikipedio) – informantaj pri E-o)· Filmo: Inform-filmeto pri E-o, mallonge prezentanta ĝian ekeston, historion, nuntempon, eblecojn, utilecon kaj uzeblecon. (subtekstigota en multaj lingvoj); aldone: intervjuoj kun E-istoj· Muziko: kolekto (elekto) de kelkaj (ĉ. 70) allogaj, nuntempaj E-kantoj (aldone koncert-eroj).· Fotoj: kolekto (elekto) de kelkdeko da fotoj de la lastaj okazaĵoj (UK 2002-2006), IJK (2004-2006), BEMI· Libroj: kolekto (elekto) de la elektronikaj libroj (kaj tradukoj kaj originalaj verkoj)· Kursoj: nova, riĉa lernu!, aldone ankaŭ Kurso de Esperanto. · Ludoj: komputilaj ludoj (Battle for Wesnoth, Maniac Manson Delŭe, Enigmo, Enigmulo,...)· Edukado.net: kolekto de la materialoj de la paĝaro www.edukado.net - el la „Edu KoDo“.· „Pasporto al la tuta mondo“: leciono de la leciono de la fama film-kurso de E-o.· Gramatiko: PDF kaj HTML versioj de PMEG, kaj de Detala lernu! gramatiko · Fakaj verkoj: pri E-o (plurlingvaj), fakaj verkoj en E-o (pluraj scienc-fakoj) · Revuoj: jarkolektoj de E-o gazetoj (Esperanto, Kontakto)· Programoj: komputilaj programoj en Esperanto (BS player, EK!, Unired, IZArc, ...)· Pasporta Servo: bazaj informoj pri la servo multlingve · Ligiloj: al la plej famaj/gravaj paĝoj pri E-o kaj interlingvistiko (UEA, TEJO, ESF, Lernu,...)· Vikipedio: Ĉiuj artikoloj de Vikipedio en Esperanto (pli ol 40.000 nuntempe)· Vortaroj: liberaj retaj vortaroj (la-vortaro.net, traperko.net, ...)· Informiloj: afiŝoj, flugfolioj, faldfolioj,... multlingvaj pri E-o |
Metodo
|
|