Titolo: | Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko |
Aŭtoro(j): |
SYMOENS, Edward |
Eldonejo: | UEA, 1989 |
ISBN: | 92 9017 041 7 |
Akireblo: | brokantaĵo |
Tipo(j): | cetero |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | plenkreskuloj |
Aĉeteblo: | |
Lingvo(j): | angla, Esperanto, franca |
Nia opinio: | La eldonaĵo de E. Symoens estas la unua volumo de tiu valora serĉlaboro, kiun li faris per kolektado kaj prilaborado de disertacioj, diplomlaboraĵoj koncernaj Esperanton, interlingvistikon kaj metodologiajn terenojn rilate al la internacia lingvo. La detala bibliografia prezento listigas (el pluraj vidpunktoj traktatajn) 122 studlaboraĵojn, verkitajn inter 1906 kaj 1988. Ĉe ĉiu prezento ni ekscias ne nur la bazajn bibliografiajn datenojn de la verkoj, sed estas donita ankaŭ mallonga resumo. Por faciligi la konsultadon de la studoj plej ofte legeblas, krom la baza informoj, la loko de la publikigo, plurfoje ankaŭ la kontaktadreso de la aŭtoro. La valora kolekto de kolego Symoens ne ĉesis per tiu eldonaĵo, ĉar en 1995 aperis suplemento de la libreto kun pliaj 70 laboraĵpriskriboj. La komencitan laboron ni trovas tre valora kaj nepre daŭrigenda, pro tio nia paĝaro nun lanĉas kampanjon por la katalogado de tiuj verkoj, serĉado de la ĝis nun ne listigitaj malnovaj studoj kaj ankaŭ de novaj disertaĵoj. Krom informi pri ili, ni lanĉis apartan sekcion DIPLOMLABORAĴOJ, kie estas al- kaj elŝuteblaj aŭ kompletaj laboraĵoj aŭ ekstraktoj, sed minimume prezentoj kaj resumoj de la verko. Ni petas al vi ĉiuj informi nin pri ĉiuspeca scienca studverko kaj helpi nin riĉigi la kolekton. Bv. legi nian alvokon kaj tie la necesajn informojn, kiujn ni bezonas pri la laboraĵoj. |
Kreodato: | 2009-01-30 09:29:46 |
Lasta redakto: | 2014-12-16 18:28:11 |
Montroj: | 29154 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
1. Enkonduko 2. Introduction 3. Introduction 4. Indekso laŭ aŭtoro, lando kaj titolo 5. Contents by Author, country and Title 6. Index selon l’auteur, le pays et le titre 7. Laŭtema indekso 8. Laŭdiploma indekso 9. Laŭlanda indekso10. Informoj pri la menciitaj tezoj, disertacioj kaj diplomverkoj |
Ekstera formato
Mezuro: |
13,5 x 19,5 cm |
Paĝnombro: |
159 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
neniu |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|