Titolo: | Konfuziloj |
Subtitolo: | vortoj, kiuj faras nian (langon), lingvon malfacila |
Aŭtoro(j): |
WIERZBOWSKI, Przemysław |
Eldonejo: | espero, 2017 |
ISBN: | ISBN 978-80-89366-22-4 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | ekzercaro, gramatika libro, lernolibro |
Nivelo: | B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | pluraj aĝoj |
Aĉeteblo: | UEA: 13.50 EUR (sen varimposto) FEL: 14.20 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | Niaj legantoj certe bone memoras la sekcion de nia Fotoalbumo, en kiu ni prezentis la ĝenajn vortparojn, en ilustrita maniero, en la realigo de Przemek Wierzbowski. La bildoj kun la malfacilaj, ofte malĝuste uzataj vortoj havis grandan sukceson. Ni kun Sylvain kreis el ili kursmaterialon kaj sukcese uzis ilin dum niaj kursoj.
Jam delonge mi instigis la aŭtoron trovi manieron kaj formon eldoni tiun riĉan kolekton. Kaj jen, nun ĝi okazis. Danke al la slovaka eldonejo ESPERO aperis libroforme la kolekto de tiuj ĝenaj vortoj, entute sur 152 paĝoj lernendaj vortparoj, vort-triopoj, kelkfoje kvaropoj. La ilustraĵoj ne ĉiam estas la samaj, kiaj ili estis en la versioj, aperigitaj en nia retejo, sed ĉiuokaze la belaj kaj trafaj bildoj multe helpas la enparkerigon.
La eldonaĵon mi konsilas akiri kaj uzi por kursgvidantoj, klubgvidantoj kaj konsciaj lernantoj cele de plialtigo de ĉies lingvonivelo.
La libro aĉeteblas ĉe la eldonisto kontraŭ 12 eŭroj. Por libroservoj la prezo estas 9 eŭroj.
Enkonduko de la aŭtoro: Bonvenon en la mondo de konfuziloj - malicaj vortoj, kiuj faras Esperanton iomete malpli facila ol atestas niaj propagandaj broŝuroj. Sur 152 paĝoj de ĉi tiu libreto kolektiĝis vortoj konfuzaj jen pro la similsoneco (knari, knali), jen pro la etimologio kaj similo al vortoj nacilingvaj (rezolucio, pampelmuso), ĉiuj kun ilustraĵoj kaj difinoj bazitaj ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro.
La ideo pri ĉi tiu kolekto naskiĝis pro personaj kialoj. Ekzistas en nia lingvo vortoj, kies difinojn mi parkerigis kun granda malfacilo, kaj por faciligi la aferon kreis ilustritajn kartojn. Ĉar similan problemon havas pluraj samideanoj, miajn konfuzilojn mi komencis metadi en retan albumon. Ĉirkaŭ la projekto kolektiĝis granda aro da interesitoj proponantaj novajn vortojn kaj difinojn, al kiu mi elkore dankas.
Grava inspiro por mi estis aparte riĉa vortokolekto en la libro Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje, kiu prezentas multegajn antonimojn, homonimojn, paronimojn kaj sinonimojn de Esperanto. Mi tre reko-mendas ĝin legi.
Kompreneble, ĉi tiu verko neniam povas esti centprocente kompleta. Mi esperas, ke ĝi estos nur paŝo por kolektado de forigendaj dirmanieroj, plibonigado de la lingvokono kaj evitado de vorto-misuzado. La ofte uzataj formoj „manĝi dezerton”, „rezolucio de ekrano”, „ŝpuroj sur neĝo”, „leteroj de alfabeto” kaj „pagi impoŝton” meritas malaperon.
Przemysław Wierzbowski
|
Recenzoj: | Prezentoteksto en simpla lingvaĵo, farita de Maurizio Giacometto por UEA.Facila |
Kreodato: | 2017-08-23 11:36:36 |
Lasta redakto: | 2024-02-07 13:16:27 |
Montroj: | 19712 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 67; Viaj elŝutoj: 0
Ekzemplopaĝo
.png
Elŝutoj sume: 67
Kreodato: 2017-08-23 12:17:26
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
ENHAVO
adapto, adepto, adopto
akcidento, okcidento
arĉo, arko, arkeo
artiko, artiklo, artikolo
astro, astero, asterio, asterisko
atenci, atendi, atenti
avara, avida
bazilio, baziliko
biskoto, biskvito
bizono, uro
bluso, bluzo
busto, brusto
cendo, cento, penco,
penso, pundo, funto
cirklo, cirkelo
damaĝo, domaĝo
deserto, dezerto, diserto, dizerto
digesto, diĝesto
distingivo, rezolucio
diveni, inventi
domeno, domino
drinki, trinki
drumo, tamburo, tamburino
ekonomo, ekonomio, ekonomiko
ekshibicio, ekspozicio
ekzekucio, ekzekuto
etikedo, etiketo
fablo, fabelo
faldo, falto
fando, fendo, fondo, fundo
felo, felto, pelto, palto
festo, festeno
fronto, frunto
fuĝi, rifuĝi
gaso, gazo
gelateno, ĝelo, ĵeleo
generalo, ĝenerala
germanoj, ĝermanoj
glaso, glaco, glacio, glaĉero
glaso de, glaso da
grajno, greno, cerealo
granato, grenato, grenado
grapfrukto, pampelmuso
gudro, gurdo
guto, gluto
helico, heliko
hirudo, hirundo
humoro, humuro
ĥolero, kolero
imposto, impoŝto
inici, iniciati
inko, inkao
intenca, intensa
irido, iriso
jido, judo, ĵudo
jubilo, jubileo
juro, ĵuro, ĵurio
kapero, kaporo
kapitalo, kapitelo, Kapitolo, kapitulo
kapreolo, kapriolo
kapsiko, papriko
katedro, katedralo
kikero, kikeriko
kilo, kilogramo
kivo, kivio
klingo, klinko
knali, knari
kolono, kolumno
komisio, komisiono
komposti, kompoŝti
koncerto, koncerto
konduki, kondukti, konduti
konkero, konkuro,
konkurso, konkurenco
konscio, konscienco
kriketo, kroketo, krokedo
lado, ledo
lafo, lavo
leciono, lekcio
lenso, lento
letero, litero, litro
logistiko, loĝistiko
lubriko, lumbriko
lupo, lupeo
maĉo, matĉo, meĉo
mardo, marto, Marso
markezo, markizo
mastro, majstro, magistro
matrico, matraco, matraso, matroso
merkato, bazaro
metro, metroo
mielo, mjelo
morti, mordi, murdi
muŝo, muso, muzo
nobela, nobla
nombro, numero, numeralo, cifero
oferi, oferti
oro, horo, ĥoro, koro
organo, orgeno
origino, originalo
pacienco, paciento
palpo, polpo, pulpo
pasio, Pasiono
paŭsi, paŭzi
pensio, pensiono, pensionato
pesi, pezi
peti, demandi
pizo, pico, piceo
plasto, plastio, plastiko
pledi, plendi
plombo, plumbo
polo, poloo
polvo, pulvo, pulvoro, pudro
premi, presi
procezo, proceso, procesio
punkto, poento, ponto, punto
raketo, rakedo
rapo, repo, ripo
registr(ad)o, rekordo
roso, rozo
rosmaro, rosmareno
sakri, sarki
salato, laktuko
salmo, salamo
satiro, satiruso
serĉi, ŝerci
serifo, ŝerifo
sigelo, siglo
socio, societo
speco, specio
spinaco, spinako
spuro, ŝpuro
stadio, stadiono
stako, stoko
stalo, ŝtalo
standardo, normo
subjekto, temo
sukcedo, sukceso, sukcesio
ŝaho, ŝako
ŝargi, ŝarĝi
ŝimo, ŝlimo
ŝoso, ŝoseo
ŝutro, ŝultro
tablo, tabelo, tabulo
tendo, tento
tono, tuno, tino, tinuso
trombo, trombono
turdo, turto
vadi, vagi
ventoli, ventumi
vespo, vespro, vespero, vesperto
vesto, veŝto
volumo, volumeno
zomo, zumo |
Unuoj: |
152 vortgrupoj |
Longeco de unu unuo: |
1 paĝo |
Vortolisto: |
estas |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Solvoj por la ekzerco: |
estas |
Indekso: |
estas |
Ekstera formato
Mezuro: |
16 x 21,5 cm |
Paĝnombro: |
152 |
Koloreco: |
bunta |
Ilustraĵoj: |
fotoj |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
spiralringita |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|