Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Metodo 11 - Nouvelle édition 2018 |
Subtitolo: | Méthode d’espéranto pour débutants et faux débutants |
Aŭtoro(j): |
Esperanto-France |
Eldonejo: | Esperanto-France |
ISBN: | 978-2-9507376-6-3 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lernolibro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | pluraj aĝoj |
Aĉeteblo: | |
Lingvo(j): | Esperanto, franca |
Nia opinio: | La belaspekta, alloga libreto estas nova, moderna eldonaĵo de la pli frua libro Metodo 11 kiu estas la franca versio de la populara lernilo, konata kiel Zagreba metodo, kreita de Zlatko Tišljar.
La libreto en la pasintaj jaroj vendiĝis en multaj ekzempleroj kaj estis uzata vaste en Francio.
Esperanto-France decidis renovigi la lernilon, kaj pro tiu celo kunlaboris pluraj spertaj instruistoj kaj aktivuloj, profesia artisto. Ili sukcesis krei allogan bazan lernilon, al kiu estas aldonitaj helpiloj, rete atingeblaj, kiel ekzemple gvidlibro por la instruantoj, solvoj de la taskoj kaj apartaj sondosieroj por ĉiuj 10 lecionoj. La sonregistraĵojn oni faris en profesia studio kun modele parolantaj esperantistoj.
La nova versio enhavas plurajn riĉigajn aldonaĵojn, ekz. leksikaĵojn pri la modernaj teknologiaj produktoj kaj atingaĵoj. La leciontekstojn la teamo reviziis, purigis kaj riĉigis.
La nuna versio de la libro enhavas tre allogajn desegnaĵojn, kreitajn de Robin Guinin.
La strukturo de la libro estas simpla: ĉiu el la 10 lecionoj komenciĝas per bildrakonto kiu ebligas leksikan preparon kaj diskutojn pri la temo. Tiun parton sekvas la lernaĵo en formo de dialogo kies komprenon eblas kontroli per serio de demandoj, kaj mallonga ekzerco kaj tradukendaĵoj. La gramatikaĵojn oni klarigas per klaraj ekzemplofrazoj kun traduko al la franca lingvo. La serion de modelaj frazoj sekvas la lecionfina dulingva vortolisto.
Post la 10 lecionoj sekvas la 11a, kiu resumas la lernitajn gramatikaĵojn.
La libreto portas la lernantojn de A1 nivelo, de la komenco, ĝis A2. Oni povas alproprigi ĉ. 500 vortojn kaj bazan gramatikaĵon por plua lernado.
Danke al la solvoj kaj sonmodeloj la lernilo taŭgas ankaŭ por memlernantoj.
Jen la retejo de la lernilo.
La libron eblas aĉeti kontraŭ 9 eŭroj ĉe Esperanto-France
La eldonaĵoĵn Esperanto-France donacis al edukado.net. Dankon. |
Kreodato: | 2019-01-22 19:40:03 |
Lasta redakto: | 2019-01-23 01:16:13 |
Montroj: | 16198 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 67; Viaj elŝutoj: 0
interna paĝo
.png
Elŝutoj sume: 37
Kreodato: 2019-01-22 20:35:27
interna paĝo 2
.png
Elŝutoj sume: 30
Kreodato: 2019-01-22 20:35:47
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Unuoj: |
10+1 lecionoj |
Longeco de unu unuo: |
6 paĝoj |
Vortolisto: |
lecionfine |
Direkto de la vortolisto: |
dudirekta |
Gramatikaj resumoj: |
estas |
Solvoj por la ekzerco: |
estas |
Indekso: |
ne estas |
Konstruo de unu leciono
Teksto: |
dialogforma |
Ekzercoj: |
gramatikaj, tradukaj |
Aldonaĵoj: | literaturaĵoj
|
Enhavo de la tekstoj
Tipo de teksto: |
senrilataj legaĵoj |
Metodo
Ekstera formato
Mezuro: |
15 x 21 cm |
Paĝnombro: |
98 |
Koloreco: |
multkolora |
Ilustraĵoj: |
allogaj, modernaj, faritaj de Robin Guinin |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|