Titolo: | Ĉu vi parolas Esperante? |
Subtitolo: | Kurs języka esperanto z płyt dla początkujących |
Aŭtoro(j): |
PETTYN, Andrzej |
Eldonejo: | Wiedza Powszechna, Warszawa 1988 |
ISBN: | 83-21ö61414 |
Akireblo: | brokantaĵo |
Tipo(j): | kd+libro, lernolibro |
Nivelo: | A1, A2, B1 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | pluraj aĝoj |
Aĉeteblo: | |
Lingvo(j): | pola |
Nia opinio: | Malnovastila kurso, prilaborita en amuzaj dialogoj. La ĉefrolantoj estas pola geedza paro, el kiuj Petro, la edzo estas esperantisto, ŝatanta korespondi kaj interrilati kun eksterlandaj esperantistoj, precipe kun bela hungarino. Barbara lernas kaj bone progresas en la lernado de Esperanto, komence precipe pro ĵaluzo kaj povo kontroli la edzon. Poste ankaŭ ŝi estos ĉirkaŭata de viroj en sia Esperanto-kurso kaj ankaŭ Petro eksetas ĵaluzon.
La materialo aperis tuj kun sonmaterialo sur vinila disko poste sur kasedo, KD, tiel al teksto estis kaj legebla kaj aŭdebla, en modela prononco de konataj polaj esperantistoj, inter ili la aŭtoro mem, kiu ludis la rolon de Petro.
Al la dialogaj lecionoj aldoniĝis listo de esprimoj kun klarigoj, gramatikaj resumoj kun bonaj ekzemploj, vortlistoj postlecione kaj ankaŭ librofine, kaj diversaj taskoj, kiel tradukado al kaj el Esperanto, skribado de vortolistoj kaj gramatikaj taskoj.
La solvo de la taskoj aperis librofine.
La instrumaterialo havis plurajn eldonojn. Ekz. ĝi aperis ankaŭ en Finnlando, ĉe Oy Mendoservo, Hyvinkää, 1990, sed ne plu estas aĉetebla.
La teksto de la dialogoj en 1999 aperis en Japanio, akompanata kun du KD-oj.
La malnova materialo troveblas ankoraŭ en polaj brokantejoj kontraŭ tre malalta prezo.
|
Kreodato: | 2021-04-24 11:28:28 |
Lasta redakto: | 2021-04-24 11:55:48 |
Montroj: | 8222 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Unuoj: |
28 lecionoj |
Longeco de unu unuo: |
5-20 paĝoj |
Vortolisto: |
librofine |
Direkto de la vortolisto: |
unudirekta |
Gramatikaj resumoj: |
lecionfine |
Solvoj por la ekzerco: |
librofine |
Indekso: |
ne estas |
Konstruo de unu leciono
Teksto: |
dialogforma |
Ekzercoj: |
gramatikaj, leksikaj, tradukaj |
Enhavo de la tekstoj
Tipo de teksto: |
ĉenrakonto kun samaj rolantoj |
Metodo
Metodnomo: |
situaci-komunika |
Ekstera formato
Mezuro: |
14 x 20 cm |
Paĝnombro: |
318 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
kelkaj desegnajoj kaj fotoj |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
simpla, malnoveca |
|
|