Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Angla-Esperanta-Ĉina etvortaro pri Lernado kaj Laboro
Subtitolo:English-Esperanto-Chinese mini-dictionary on Education & Work
英语-世界语-汉语 小词典 学习与工作
Aŭtoro(j): KOUTNY Ilona
Yu Jianchao 于建超
Zhang Changsheng 张常生
Eldonejo:Rys - Poznań 2024
ISBN:978-83-68006-38-4
Tipo(j):vortaro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):angla, ĉina, Esperanto
Nia opinio:Citaĵo el la libro:
Al la uzantoj
La Angla-Esperanta-Ĉina laŭtema etvortaro plene trafas la celon de tiuj, kiuj volas lerni lingvon aŭ ekzameniĝi, ĉar ĝi disponigas la
necesan vortoprovizon por la elektitaj temoj, ĉi-foje por LERNADO kaj LABORO. Tiel oni ne devas aparte serĉi la necesajn vortojn en alfabeta
vortaro por povi paroli pri iu temo, ja verboj kaj adjektivoj kaj aliaj rilataj vortoj aperas post la elektita ĉefvorto ebligante ĝian uzon en
kunteksto.
La 1200-1500 vortoj kaj esprimoj en la unuopaj temoj celas progresantojn, sed uzante la kapvortojn kaj la pli gravajn suborditajn
vortojn ankaŭ la komencantoj povas profiti el la vortaro (vidu ekzemple la kapvortojn en la subĉapitro de Instruado, lernado: instruado, infanĝardeno, lernejo, instruisto, lernanto, klaso, lerni, materialo, scii, kurso, lernojaro, ferioj), lasante la aliajn elementojn por la sekva fazo de lernado. La etvortaro same taŭgas, se iu volas paroli kaj skribi pri la
donitaj temoj kun riĉa vortprovizo, aŭ simple deziras refreŝigi kaj kompletigi sian scion en komforta maniero.
La vortaro estis planita por lerni Esperanton, sed ĝi uzeblas certagrade ankaŭ por riĉigi la anglan aŭ la ĉinan vortoprovizojn. Tiucele ni distingas la britajn kaj la usonajn variantojn, sed mankas gramatikaj kaj fonetikaj informoj. Esperanto meze servas por kompari la du etnajn lingvojn, kiel “komuna denominatoro”. Eniris ankaŭ esprimoj, kiuj estas karakterizaj nur por unu el la du lingvoj. Tiel povas aperi iu nekutima esprimo en la alia lingvo, kiu konsideriĝas kiel traduko de la origina esprimo (inter citiloj aŭ enkrampe), sed ne estas uzata en la alia lingvo.

La (dike skribitaj) kapvortoj sekvas unu la alian en iu pragmatike logika ordo, pli kaj pli detaligante la temon. La ofteco kaj utiligebleco de la esprimoj havas rolon en la ordigado anstataŭ la konvencia alfabeta ordo. La rilataj vortoj aperas en 4 grupoj sub la kapvortoj, enkondukitaj per apartaj signoj:
 La unua grupo prezentas la tipojn de la kapvorto (ĉe laboro ekz. intelekta, korpa laboro);
 la dua la verbojn kaj verbajn esprimojn (ekz. labori, serĉi laboron), kiuj estas uzeblaj en tiu kunteksto;

La komunikaj taskoj implicas memstaran kaj grupan laborojn, kaj poste publikan prezenton aŭ diskuton. La ludoj de scenoj kaj dramoj komenciĝas per disdono de roloj (aŭ prefere la partoprenantoj mem elektu siajn partnerojn) kaj atentigo pri kondiĉoj, post mallonga interkonsiliĝo okazas la komuna improviza ludo por la tuta grupo. La vortaro tiam ekviviĝas, se ni uzas la vortojn por komuniki pri aktualaj temoj, kiuj interesas la lingvolernantojn.
La hejmaj taskoj same postulas komunikadon kaj akiradon de informoj. Se ne eblas en la lernata lingvo, tiam almenaŭ la raporto pri la agado(intervjuado de konatuloj pri la traktata problemo) okazos en la cellingvo dum la sekva renkontiĝo
Recenzoj:La vortaro en papera formo estis eldonita en limigita kvanto, sed baldaŭ aperos reta versio, kie troveblos ĉiuj ĝis nun kreitaj vortaroj, kies uzo eblos en diversaj lingvokombinoj.

La prezenton de la aliaj vortaroj de la serio vi povas trovi ĉi tie.
Kreodato:2024-09-17 19:52:02
Lasta redakto:2024-09-22 12:07:21
Montroj:325
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
reza je 2024-09-22 14:11:54    

Kun ĝojo kaj plezuro mi legis pri la vortaro. Tre bona kaj valora laboro. Mi atendas ĝian retan version senpacience. Se eblas tiam bv ankaŭ private informi min. Mi deziras utiligi ĝin por miaj lernantoj de Esperanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.