Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
![]() |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 2.67; | Aldoni propran opinion
Per ĝi mi antaŭ 40 jaroj eklernis helpe de kasedo kun prelego de John Wells "Kial ne la angla?" laŭ lia prelego en Pariza Kultur-Centro "BOBUR'".
Mi de 30 jaroj ĝin aĉetis 300-ekzemplere, ĉiujare vendas 10 ekz.-ojn al lernantoj, kiuj ĉiuaĝe kapablas ĝin uzi ĉu tre lernejece laŭ malnovaj metodoj, ĉu laŭ pli paroliga metodo ie-tie ion plukante el ĝi.
Iuj ŝatas kolorigi la desegnojn.
Multaj seksismaj k.a. kliŝoj devus malaperi sed malfacile troveblas tempo-havaj korektistoj inter du eldonoj.
Al mi ĝi tre utilas ; eĉ miaj infanoj foje kuninstruis kaj fine ĝin parkeretas.
Ja tro franceca sed mia prezentado ĉion korektas kaj lernantoj rapide komprenas tion, ke ili lernu nek de UNU libro, nek de UNU instruanto ...sed tutan vivon ! ...kaj rajtas peti, kritiki, provi, forgesi, rekomenci, daŭrigi, ktp.
Mi opinias, ke la francaj homoj, kiuj volus lerni la lingvon havus en tiu libro bonan klaran metodon, kiun oni povas uzi eĉ kiam oni ne estas instruisto profesie, sed ne estas por junuloj, kiuj eble enuus dum la leciono, ĉar ne temas pri la uzado de Esperanto por vere komuniki.
Ĝi estis mia unua metodo ĉar ĝin uzis la instruistino tiutempe kiam mi esperantiĝis en 1978-a.
Efektive, mi konsentas pri la eksmodeco, franceco kaj malrapideco.
Tamen mi sentas simpation al ĝi.