Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
![]() |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.75; | Aldoni propran opinion
Mi legis kiam mi estis komencinto. Mi ne taksis tiom bonaj la rakontetoj, ĉar ili ŝajnis al mi tiaj sonĝaj, malfacile kompreneblaj. Ĉefe kiam oni miksas proprajn nomojn kaj nomojn por objektoj.





Fakte, la unua (sed nun ne sola) kaj la plej bona esperanta libro el ĉiuj, kiujn mi legis. Ĉiuj rakontoj estas amuzoj, do mi donas la plej grandan poenton kaj rekomendas al ĉiu legi la libron.
La tri unuaj rakontoj (1- Didi sin mortigas, 2- Adriana kaj 3- Dio, kato kaj butero) stile malsamas de la aliaj kvar. Ili, la tri unuaj, estis skribitaj per rekta parolo; Ili estas la plej malnovaj, el 2001.
Adriana estas la plej fuŝa el la rakontoj, por la dua eldono mi provis savi ĝin, tamen ne ĉi foje mi sukcesis. Mi provos reskribi ekde punkto kiam Alano kaj Adriana iras al domo de Adriana.
Oni eĉ povas diri, ke "Dio, kato kaj butero" ne estas literaturo, tamen per ĝi mi "diris" kion mi volis diri, do tio ne maltrankviligas min. Se vi ne estas tre postulema vi ŝatos la rakonton.
La aliaj kvar rakontoj estas plaĉaj. Mi konsilas la libron ne nur por plenkreskuloj. Apenaŭ pro la temoj de la rankontoj en libro por komenca(i)nto mi donas poenton 5 (estas tiel malmultaj libroj por komenca(i)nto).
Tamen vi povas malkonsideri mian konsideron pri poento ĉar mi skribis la libron...
Tiu libro estas tre interesa kaj amuza. Mi rekomendegas!
Nytha