Titolo: | Ilustrita frazeologio |
Aŭtoro(j): |
FIEDLER, Sabine RAK, Pavel |
Eldonejo: | KAVA-PECH. Dobſichovice. 2004. |
ISBN: | 80-85853-57-4 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lingvistika libro |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĉeteblo: | UEA: 12,90 EUR (sen varimposto) FEL: 12,60 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | angla, ĉeĥa, franca, germana, hungara, indonezia, nederlanda, norvega, pola, rusa |
Nia opinio: | Jen ĉarma libreto kun ĉ. 70 frazeologiaj frazoj, akompanataj de klarigoj kaj du kuntekstoj, ĉerpitaj el literaturaĵoj, fakaj tekstoj kaj artikoloj de periodaĵoj. La klarigojn kaj ekzemplojn helpas kompreni kaj rememori la spritaj ilustraĵoj de la por ni jam konata (ekzemple el Tendaraj tagoj kaj Juna amiko) desegnisto Pavel Rak. 3-4 diverslingvaj ekvivalentoj de la esprimoj faras la libreton eĉ pli alloga. Krom la preskaŭ konstante aperantaj germanaj, anglaj, francaj kaj ĉeĥaj ekzemploj, foj-foje legeblas frazoj nederlandlingve, ruse, pole, indonezie, hispane, hungare, norvege. Tiuj sporadaj aperoj de aliaj lingvoj levas la demandon: kial ne ĉe ĉiuj, kie ekzistas la samaj esprimoj. La libreto ĉerpas sian materialon el scienca studoverko de la aŭtorino, kies libroforma versio estas jam prezentita sur nia paĝaro. Serĉu la libron Esperanta frazeologio. La libreton ni konsilas kaj por dumkursa uzo kaj por memlernantoj aŭ simple kiel amuzan legaĵon por ĉiu esperantisto. Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldoneja hejmpaĝo |
Kreodato: | 2004-03-29 00:00:00 |
Lasta redakto: | 2006-01-03 00:20:20 |
Montroj: | 65967 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Ekstera formato
Mezuro: |
14x20cm |
Paĝnombro: |
136 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
Tre belaj ilustraĵoj de Pavel RAK |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|