Titolo: | Urso-Kurso: Kantoj |
Aŭtoro(j): |
THOMPSON, Stephen |
Eldonejo: | Esperanto Teachers' Association. 1997. |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | kd |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĉeteblo: | UEA: 3,60 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | La kompakta disko enhavas 18 (+1) kantojn, originale verkitajn por la samtitola kompleksa lernomaterialo. La tekstoj estas simplaj (kelkfoje tre rapide kantendaj), ili helpas alproprigi la bazajn lingvajn kaj leksikajn elementojn de E-o kaj bone kolorigas la instrulecionojn.Kvankam la instrukompleto pretiĝis por anglalingvaj lernantoj, la kantoj estas bone uzeblaj en kiu ajn nacilingva medio. Oni povas trovi materialojn inter aliaj por la sekvaj temoj: bestoj, koloroj, geometriaj figuroj, korpopartoj, familiaj membroj, tagordo, verboj kun mimado, vestaĵoj, alfabeto, sufiksoj, mebloj kaj loĝejpartoj, prepozicioj, amikiĝo, tagoj de la semajno, verbotempoj, vojaĝoj, ktp. La 9a kanto temas pri vestaĵoj. La tuta kompleto estas tre valora kaj profesie ellaborita instrumaterialo, sed manke de financaj rimedoj nia redakcio ne povas aĉeti ĝin por ĉitiea plua prezento kaj analizo. |
Kreodato: | 2004-11-07 00:00:00 |
Lasta redakto: | 2020-12-11 21:43:23 |
Montroj: | 103977 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enhavo: |
1. Urso bruna
2. Saluton, la bestoj!
3. Katoj ĉe la domoj de Maĝori Bo
4. Rektangulo, paralelogramo...
5. Kapo, kolo, naz', orel ...
6. Bruna sako de petrin'..
7. La sepa horo
8. Ĉu vi manĝas kukon?
9. Li surhavas pantalonon
10. La alfabeto
11. Jen hundido...
12. Jen lito en la dormoĉambro
13. Estas verda glaso apud la botel'
14. Mi skribas al amiko en Belgi'
15. Hodiaŭ lundo...
16. Hieraŭ iris mi al butik'
17. Se vi promenos en la arbar'
18. Ŝipo, trajno, per ili vojaĝis mi...
. |
Unuoj: |
18 + 1 kantoj |
Longeco de unu unuo: |
1 min |
Ekstera formato
Mezuro: |
Tempolongo: 17minutoj 56 sekundoj |
|
|