Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto: lerneja eksperimento
Subtitolo:Raporto, analizo, konkludo
El la dokumentaro de ILEI
Aŭtoro(j): SONNABEND, Helmut
Eldonejo:Edistudio, 1979
ISBN:88-7036-005-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 5,95 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 11.00 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Raporto kaj analizo pri eksperimenta instruado de Esperanto en Eŭropo.
En la jaroj 1971-1974 ILEI organizis Pedagogian-Didaktikan eksperimenton (1-a regiono) kun 2 klasoj el Bulgario, 9 el Hungario, 5 el Italio, 6 el Jugoslavio kun lanĉo de paralelaj ne-esperanto-klasoj por pruvi ke la lernado de E-o havas pli altan lernefikon ol la aliaj instruataj lingvoj.
Meze de la sepdekaj jaroj, tuj post la finiĝo de la supre menciita eksperimento novaj politikaj leĝoj pri instruado en pluraj landoj ebligis serioze konsideri la enkondukon de la internacia lingvo. Por pruvi ties pozitivajn trajtojn ILEI lanĉis, la instancoj en pluraj landoj aprobis, la okazigon de la eksperimento " Esperanto en la Elementa Lernejo" (1a regiono), kiu daŭris inter la jaroj 1975-1977.
Ĉi tiu libro dokumentas tiun mez-eŭropan internacian eksperimenton, kiu komenciĝis en septembro 1975. Ĝin partoprenis lernejoj St. Gerard (Belgio), Hannebont kaj Le Mans (Francio), Soest, Waalwyk kaj Wormer (Nederlando), Ateno (Greklando nur dum unu jaro), Peine, Balge kaj Dollbergen (Germanio) kun entue 327 lernantoj.

La celoj estis:
1) demonstri la lernefikecon kaj ekonomion de E-o
2) studi la influon de E-o al pli bona lernado de la gepatra lingvo
3) esplori la akceladon de legkapabla kaj ortografia evoluadoj ĉe ĉiuj infanoj, sed precipe ĉe tiuj, kiuj havas malfacilaĵojn en tiuj kampoj
4) formado de lingva komprenemo kun la celo plifaciligi la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj
5) kontribuo al eŭropa edukado de la infanoj kaj al humaneca internacionalismo.

Pliajn detalojn pri la organzio, disvolviĝo, analizo kaj konkludoj vi povas legi en la libro.
Ĝin ni konsilas al ĉiuj kiuj planas eksperimentojn, partoprens en internaciaj kunlaboroj, volas pruvi la propedeŭtikan valoron de E-o, ŝatus koni la jam faritajn provojn kaj atingitajn rezultojn.

Noto: Ni kontaktis S-ino Mensen, kiu gvidis la eksperimentan klason en Soest (NL).
Ŝi pruntis materialojn, memoraĵojn pri al eksperimento kiujn vi povas vidi en la ipernity-paĝo de nia retejo: http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/197194.
Kreodato:2006-02-01 00:48:04
Lasta redakto:2009-10-27 00:32:26
Montroj:28754
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

3.
Leo De Cooman je 2006-02-02 14:38:12    

Lastatempe estas pluraj demandoj kaj diskutoj pri la propedeutika valoro de Eo. La anoncita raporto estas almenau scivoliga!

2.
Imre Szabó je 2006-02-02 11:57:08    

Karaj,
gratulon al Helmut pro tiu ĉi serioza laboraĵo, kiun bedaŭrinde mi ne povis detale ekkoni, sed ĝi vekis mian atenton. Estus tre bone el la libro aperigi ĉi tie almenaŭ la rezultojn kaj konstatojn, respektive la proponojn.
Mi nur supozas, ke tiu ĉi eksperimento ne estas tiu sama/simila de Maribor. Se ne, tiam por fiksi, se jes, tiam por ampleksigi la materialon estus bone kontakti S-ron Zsolt Gyarmathy kaj S-inon Helena Hegedűs (ŝi ankoraŭ vivas en hejmo de maljunuloj, ŝi estas mense plene fresa), kiuj aktive partoprenis la eksperimenton.
Krome mi mencias nur, ke vere ni ne ekskludu la mondon, sed ni komprenigu, ke nun en Eŭropo estas pli da ŝancoj por Esperanto, ol iam ajn antaŭe, kaj ekspluati tiun ĉi nunan ŝancon nun estas tasko por ni ĉiuj sendepende de tio, kie ni vivas en la mondo.
Mi gratulas denove la ideon kaj la realigantojn dezirante freŝajn fortojn por la plua laboro.
Imre

1.
Mila van der Horst je 2006-02-02 00:18:57    

Mi ne konas la verkon de H.Sonnabend, sed mi opinias laŭ la teksto, ke okupiĝi pri eksperimentoj kaj koni la rezultojn estas valora laboro.
Tamen en menciitaj celoj mi en la nro.5 ŝanĝus nur la vorton Ne al EŬROPA sed al MONDA edukado. Ja ni celas la tutan mondon ne NUR EŬROPON. Mi aŭdis jam plendoj de azianoj pri europeca agado.Tio iamaniere diskriminacias ilin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.