Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Samideanoj |
Subtitolo: | Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj |
Aŭtoro(j): |
KORĴENKOV, Aleksander (red. 21 aŭtoroj) |
Eldonejo: | Sezonoj, Kaliningrado, 2006 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | legolibro |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 7,50 EUR (sen varimposto) FEL: 7,50 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | La eldonaĵo estas daŭrigo de la serio ”Legu kaj Lernu” kies unua kolekto titoliĝis Vivo kaj morto de Wiederboren (1998). La nuna libreto enhavas 27 zorge elektitajn rakontetojn de 21 aŭtoroj. (Vidu la enhavtabelon.) La temoj (eĉ se ofte ironie traktataj) estas nia movado, nia lingvo, ni esperantistoj mem. La kolekto de kelkpaĝaj verketoj estas tre utilaj por kursanoj de meza aŭ pli alta nivelo, sed kiel ripoziga legaĵo al ĉiu konsilatas. La verkoj instruos al la legantoj ne nur pri la modernaj lingvouzo kaj stilo kaj alkutimigas ilin legi (eĉ amuze), sed donas ankaŭ kelkajn informojn pri nia movado. Tamen kursgvidantoj atentu, ĉar eble kelkfoje necesos klarigoj, aldonaj informoj pri ”internaj aferoj”. La rakontoj viciĝas laŭ kronologia ordo, sed leg(ig)u ilin laŭplaĉe. Mi kiel instrusito tuj povas imagi plurajn utilajn ekzercojn surbaze de la legaĵoj, sed la celo de la verko estas ĝuste libere legigigi, amuzi, do, pri tiuj ideoj mi nun silentu. Bonan legadon al vi ĉiuj! (KK)Jen la antaŭparolo de la redaktoro. |
Kreodato: | 2006-04-11 15:49:12 |
Lasta redakto: | 2019-12-03 09:04:26 |
Montroj: | 18778 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
Bv. elŝuti la enhavtabelon ĉi tie. |
Unuoj: |
27 pecoj |
Longeco de unu unuo: |
2-10 paĝoj |
Vortolisto: |
ne estas |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Indekso: |
estas |
Ekstera formato
Mezuro: |
14x20 cm |
Paĝnombro: |
80 p. |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
nenio |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|