Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Gerda malaperis - DVD
Aŭtoro(j): PIRON, Claude
BAZILIO, Joe
Eldonejo:Imagu, Brazilo, 2006.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvd
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:FEL: 22.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, Esperanto, franca, germana, hispana, nederlanda, portugala
Nia opinio:Dum UK en Florenco debutis la filmita versio de la fama "instruromano" de Claude Piron. La bonkvalita, profesie farita pli ol unuhora filmo pretiĝis en tiu ĉi jaro, sub la gvido kaj multfaceta interveno (eĉ en policista rolo) de Joe Bazilio.La intrigo okazas en brazila medio, sed esence nenio ŝanĝiĝis en la scenario. (Ne forgesu rigardi la aldonaĵojn, kiuj malkaŝas kelkajn sekretojn de la filmado.)La materialo estas pretigita tiel, ke eĉ komencantoj komprenu ĝin, grandigante sian vortostokon progresante en la rigardo de la filmo. La komprenon tamen helpas subtitoloj, jam legeblaj en 6 lingvoj. (Vidu supre). La aktoroj ludas bone, kelkfoje iom didaktike. Ili parolas ne rapide kaj relative bonan Esperanton. Kapteblas nur kelkloke gramatika eraro (jen bona tasko por ĉasi tiujn lokojn). Pli rimarkeblas kaj kun komencantoj nepre pritraktendas la konsekvence ne tute klare prononcata -a finaĵo de adjektivoj, kiu aŭdiĝas tro simile al -e de adverboj.Krom tio la finprodukto estas valora filmo. Gratulindas la juna kaj entuziasma teamo pro ĝia bonega laboro, persisto eĉ kaze de malfacilaĵoj dum la projekto, kaj sukcesa surmerkatigo de la varo. Ni instigas vin ĉiujn aĉeti la DVD-on, uzi ĝin dum viaj kursoj, eĉ se vi ne legigas la romanon mem. Vi povas simple vidi, vidigi ĝin kiel bonan, modernan instrumaterialon de la internacia lingvo. Ne forgesu, ke ekzistas ankaŭ KD (elŝutebla, ekzercoj, retaj kaj neretaj, do la temo staras nun en ĉiuj formoj je via dispono). Jen ligilo al ĉiuj GERADA-aĵoj prezentitaj en nia KATALOGO. La DVD aĉeteblos en grandaj libroservoj. Momente nur FEL vendas ĝin (prezo supre) kaj mem la produktantoj kontraŭ 16 eŭroj + 6 eŭroj por la sendokostoj. Vidu la mendeblon kaj multajn aliajn detalojn, eĉ filmspecimenojn ĉe ilia hejmpaĝo. http://www.imagu.com.br/ aŭ kontaktu mesaĝe mendo@imagu.com.br. Uzante la ligilon de Libera Folio vi povas vidi kiel la teamo reklamis sian filmon en la kongresa ĝardeno.
Kreodato:2006-09-03 16:05:28
Lasta redakto:2011-01-28 15:15:19
Montroj:121940
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 8; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 8
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.63; | Aldoni propran opinion

8.
Karl-Gustaf je 2007-04-01 16:57:57    

Ni volas aĉeti la DVD-on "Gerda Malaperis" Ni vizitis la elektronikan butikon de FEL, sed bedaŭrinde ne trovas la produkton. Ni ankaŭ provis kontakti la firmaon en Brazilo sed ne ricevis respondojn el iu el la kontaktitaj entreprenoj. Estus ege bone se vi povus informi ĉu eblas aĉeti la DVD-on.

7.
neider silveira jatobá je 2006-11-22 09:47:47    

Pri la filmo- Gerda Malaperis: Ghi estas facile komprenebla,kaj precipe lingva instrumetodo por komencantoj. Ghi ankau taugas por atentigi konsumon de drogo inter junularo. Mi ne audis problemon pri prononco de a-finajhoj.

6.
cyrille hurstel je 2006-10-20 21:56:04    

Por faciligi la disvastigon de tiu tre bona filmo, mi iom helpas per sendado al Francio kaj ankaŭ al aliaj landoj (Se mi trovas kiel akcepti iliajn ĉekojn).
Por pli da detaloj, vidu http://benecyril.free.fr/spip.php?breve4

5.
Aurelio Teixeira Pinto je 2006-09-27 12:34:07    

Gerda malaperis estas la plej bona esperanta filmo kio min vidis.
Serioza laboro de Joe Kaj Karem en minasa urbo "Formiga" Mi jam vidis la filmon multaj fojoj por lerni Esperanton.
Kiel mi diris: Gratulon al Karen kaj Joe: gratulegon.

4.
Aurelio Teixeira Pinto je 2006-09-11 02:48:13    

Saluton!
Mi jam spektis la filmon kvin foje kaj mi tre ŝatis ĝin.
La parolado de Gerda Malaperis estas simpla kaj komprenebla, la scenoj ankaŭ estas belega.
Mi gratulas al la teamo de la filmo por la beleco de via laborado.
Kore.
Aurelio

3.
Luis Guilherme Jardim je 2006-09-04 00:11:47    

Prave, mi miskomprenis la rolon de la steletojn, pro tio mi ŝanĝas ilin ĉi tie.

2.
Katalin Kovats je 2006-09-03 23:32:03    

Luis, dankon pro la opinio. Mi daŭre pensas ke multloke ne-brazilanoj verŝajne ne kapablas distingi la menciitajn vokalojn, pro tio necesas atentigo. Sed kompreneble el la senco de la frazo por pli spertaj lingvouzantoj la afero jam ne estas ĝena. Ankoraŭ du rimarkoj: mi ne estas nederlandano, sed hungaro. Kaj malgraŭ mia rimarko mi taksas la DVD-on je 5 steloj kaj laŭdinda produkto. Se vi donis la 2 stelojn pri mia opinio, eble necesus ŝanĝi ĝin, ĉar la steloj rilatas al la materialo ne al la opinio de la recenzisto.

1.
Luis Guilherme Jardim je 2006-09-03 23:18:30    

Mi neniam audis la -a finaĝo prononcita kiel -e en la filmo, eble estas problema de lingva kutimo via, mi rimarkis ke ekzemple nederlandanoj ne kapablas kompreni la diferencon inter la e fermita kaj la e malfermita.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.