Titolo: | Esenca lernolibro de la itala lingvo |
Subtitolo: | Gramatika lernolibro por komencantaj lernantoj akompananta ĝis meza nivelo |
Aŭtoro(j): |
MEZZADRI, Marco ASTORI, Davide (trad.) |
Eldonejo: | Guerra. Perugia. 2006. |
ISBN: | 88-7715-917-0 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | gramatika libro |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĉeteblo: | UEA: 11,40 EUR (sen varimposto) ELNA: 23.20 USD |
Lingvo(j): | Esperanto, itala |
Nia opinio: | Gramatika lernolibro por (en la itala lingvo) komencantoj kaj progresantoj. Jen praktika libro pri la itala lingvo por tiuj, kiuj uzante Esperanton volas alproporigi aŭ ripeti la gramatikon de tiu lingvo. La alloga libreto per siaj amuzaj grafikaĵoj, bona kaj facile travidebla paĝaranĝo, zorge kompilitaj indeksoj kaj enhavtabelo (vidu ĝin en la sekva paĝo) helpas sisteme kaj laŭgrade lerni, ripeti la plej esencajn partojn de la gramatiko. La tradukintoj evitis la abundan uzon de la italaj gramatikaj terminoj. Tiuj estas plejparte tradukitaj al la internacia lingvo. Nur tiuj konservis sian italan nomon, kiuj nepras en la orientiĝo. Grandan helpon donas en tio unu el la librofinaj apendicoj, la Glosaro. La 96 unuoj (po 2-3 paĝaj) de la libro trairas la materialon helpe de tabeloj, resumoj kaj ekzemploj, baziĝantaj je moderna ĉiutaga lingvouzo. La legantoj povas ankaŭ taksi sian konon uzante la 120-demandan teston, kies grupigitaj partoj rilatas al indikitaj unuoj de la libro. (Unitá = Unuo(j), netradukitaj en tiu libroparto!). La ŝlosiloj troviĝas post la testoj. La libro bone uzeblas kaj en klasa lernado kaj en manoj de memlernantoj. La esperantigo de la moderna gramatika lernilo produktiĝis danke al bona kunlaboro de niaj italaj samideanoj je la iniciato de Itala Esperanto-Federacio.En la laboro partoprenis Davide Astori, Pedro Aguilar, Cosetta Bernardi, Laura Brazzabeni, Umberto Broccateli, Pierluigi Cinquantini, Silvia Garnero, Frederico Gobbo, Luisa kaj Vittorio Madella, Graziano Ricagno, Armigi Rodari kaj Aldo Taccani. Dankon al ili por la bona kaj utila laboro. |
Kreodato: | 2007-02-08 14:27:49 |
Lasta redakto: | 2007-05-21 15:09:18 |
Montroj: | 19613 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 15; Viaj elŝutoj: 0
Interna paĝo
.jpg
Elŝutoj sume: 15
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35
|
Strukturo
Enhavo: |
Unuo 1 La verbo essere - infinitivo - indikativa prezenco Unuo 2 La verbo avere - infinitivo - indikativa prezenco Unuo 3 Indikativa prezenco (1) - (regulaj verboj) Unuo 4 Indikativa prezenco (2) - (neregulaj verboj) Unuo 5 Formoj de la difina artikolo Unuo 6 Nedifinaj artikoloj Unuo 7 Genro de nomoj Unuo 8 Pluralaj nomoj (1) - regulaj formoj Unuo 9 Pluralaj nomoj (2) - neregulaj formoj Unuo 10 Adjektivoj Unuo 11 Posedaj adjektivoj kaj posedaj pronomoj Unuo 12 Montraj adjektivoj Unuo 13 Montraj pronomoj Unuo 14 Vorrei kaj potreiUnuo 15 Kardinalaj (bazaj) numeroj Unuo 16 Ordaj numeraloj Unuo 17 La horoj Unuo 18 Datoj, jaroj kaj jarcentoj Unuo 19 Demandaj pronomoj Unuo 20 Demandaj pronomoj kaj ekkrioj Unuo 21 Adverboj (1) Unuo 22 Adverboj (2) Unuo 23 Prepozicioj kunmetitaj kun difina artikalo Unuo 24 Lokaj prepozicioj (1) Unuo 25 Prepozicioj kaj aliaj esprimoj de loko (2) Unuo 26 Prepozicioj kaj aliaj esprimoj de loko (3) Unuo 27 Prepozicioj de tempo (1) Unuo 28 Prepozicioj de tempo (2) Unuo 29 Prepozicioj (1) Unuo 30 Prepozicioj (2) Unuo 31 Passato prossimo (1) Unuo 32 Passato prossimo (2) Unuo 33 Imperfekto - forma Unuo 34 Imperfekto - uzo Unuo 35 Passato remoto Unuo 36 Imperfekto Unuo 37 Futuro semplice Unuo 38 Subjektaj pronomoj Unuo 39 Akcentitaj objektaj pronomoj Unuo 40 Neakcentitaj objektaj pronomoj Unuo 41 Refleksivaj verboj Unuo 42 Ci kaj Ne Unuo 43 La partitiva ne Unuo 44 Kunmetitaj pronomoj Unuo 45 Rilativaj pronomoj (1) Unuo 46 Rilativaj pronomoj (2) Unuo 47 Perfekta futuro Unuo 48 Perfekta preterito Unuo 49 Kondicionalo - strukturo Unuo 50 Kondicionalo - uzo Unuo 51 Preterita kondicionalo Unuo 52 Stare + gerundio Unuo 53 Stare + infinitivo Unuo 54 Nedifinaj adjektivoj Unuo 55 Nedifinaj adjektivoj kaj pronomoj Unuo 56 Nedifinaj pronomoj Unuo 57 Kvantoj (1) Unuo 58 Kvantoj (2) Unuo 59 Komparativoj Unuo 60 Superilativoj Unuo 61 Neregulaj komparativoj kaj superlativoj - aliaj formoj Unuo 62 Komparativaj kaj superlativaj adverboj Unuo 63 Imperativo - strukturoj Unuo 64 Imperativo kun pronomoj Unuo 65 Uzo de la moda imperativo Unuo 66 Prezenco de la subjunktiva moda - strukturo Unuo 67 Subjunktiva imperfekto - strukturo Unuo 68 Subjunktivaj perfekta preterito kaj pluskvamperfekto strukturoUnuo 69 Uzo de la subjunktiva modo (1) Unuo 70 Uzo de la subjunktiva modo (2) Unuo 71 La temporilato ĉe la indikativa modo Unuo 72 La temporilato (1) ĉe la subjunktiva modo Unuo 73 Sinsekvo de la verbotempoj (2) kun la subjunktivo Unuo 74 Hipotezaj periodoj Unuo 75 La pasiva formo de la verboj (1) Unuo 76 La pasiva formo (2) - andare / venire Unuo 77 Pasivaj lingvaj strukturoj kun si Unuo 78 Nepersona si Unuo 79 Nepersonaj frazoj kun loro, tu kaj uno Unuo 80 La itala trapassato remoto Unuo 81 Nerekta alparolo (1) Unuo 82 Nerekta alparolo (2) Unuo 83 Nerekta alparolo (3) Unuo 84 Infinitivaj formoj - La prezenca infinitivo Unuo 85 Verboj/adjektivoj + di + infinitivo Unuo 86 Verboj/adjektivoj + a + infinitivo Unuo 87 Da kaj per + infinitivo Unuo 88 Preterita infinitivo Unuo 89 Aliaj esprimoj kun la infinitivo Unuo 90 Formoj nedifinaj - La gerundio Unuo 91 Formoj nedifinaj - Participoj Unuo 92 Kunordigaj konjunkcioj (1) Unuo 93 Kunordigaj konjunkcioj (2) Unuo 94 Subordigaj konjunkcioj (subjunkcioj) (1) Unuo 95 Subordigaj konjunkcioj (subjunkcioj) (2) Unuo 96 Modifi nomojn kaj adjektivojn Apendico 1 Fonetikaj simboloj Apendico 2 Vokaloj kaj konsonantoj en la itala Apendico 3 Glosaro Indekso Testoj de memtaksado Ŝlosiloj de la testoj de memtaksado. |
Unuoj: |
96 unuoj |
Longeco de unu unuo: |
2-3 paĝoj |
Indekso: |
estas |
Ekstera formato
Mezuro: |
12x18 cm |
Paĝnombro: |
251 |
Koloreco: |
ruĝa, nigra, blanka |
Ilustraĵoj: |
multaj desegnaĵoj por klarigi konceptojn |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|