Titolo: | Tesi, la testudo _ NOVA |
Subtitolo: | Esperanto-Lehrbuch / Intensa lernolibro |
Aŭtoro(j): |
Laborgrupo Nokta Tajpejo |
Eldonejo: | EsperantoLand, Berlin 2006. |
ISBN: | 978-3-922570-80-6 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lernolibro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĉeteblo: | UEA: 23,10 EUR (sen varimposto) FEL: 19,99 EUR (inkl. la varimposton) |
Lingvo(j): | Esperanto, germana |
Nia opinio: | Aperis nova (3a) eldono de la pli ol dudekjara porjunulara lernilo, pretigita kun la celo doni freŝan kaj spritan materialon por intensa semajna lingvokurso, disvolviĝanta en Esperanto-medio.La ĉefrolantoj de la libro estas testudoj, parolantaj Esperanton kaj ekvojaĝantaj el sia insulo al Homlando por partopreni E-kongreson. La teme nekutima, riĉe ilustrita lernilo ankaŭ strukture estas nekutima. Ĝi enhavas « nur » 5 lecionojn (ĉu por 5 tagoj da intensa lernado), kiuj tamen donas abundan materialon por la lernantoj. Ene de unu leciono unue venas longa teskto, kiun sekvas dulingva vortolisto grupigita laŭ vortospecoj. Diversloke ene de la leciono aperas ankoraŭ kelkaj apartaj legaĵoj, tekstoj prilaborantaj certajn vortokampojn, instruante novajn vortojn. Grandan parton de la lecino okupas detale ellaboritaj germanlingvaj gramatikaj klarigoj, prezentitaj en apartaj punktoj. La gramatikan prezenton kaj klarigojn sekvas rilataj ekzercoj. Ili formas du grupojn: en la unua troviĝas respondigaj taskoj al demandoj pri la enhavo de la teksto, kompletigendaj gramatikaj frazoj, tradukigo de esprimoj, ekzercigo de vortfarado kaj instruo de leksikaĵoj (ekz. esprimo de tempo). Vidu la specimen-ekzercon el al dua leciono.Multe helpas, ke librofine troviĝas ankaŭ ŝlosilo pro la ekzercoj. La alian tipon de ekzercoj formas la ludoj, ĝenerale 3-8 diversaj rolludoj, paraj ludoj por ekzercigi la lernitaĵojn. Ties instrukcioj estas donitaj en E-o, do ankaŭ pro tio la uzon de la lernilo ni konsilas por grupa instruado (precipe de junuloj aŭ humursentaj plenkreskuloj), sub la gvido de lerta, ludema kaj diligenta instruisto, ja la segmentado kaj digestigo de la materialo bezonas bonan planadon kaj aldonajn ekzercojn. La libro enhavas interesajn kaj diverstemajn tekstojn, primovadajn, ŝercajn, kulturajn, ĉiutagajn ktp. Ankaŭ originalaj literaturaĵoj, proverboj trovis lokon en la instrumaterilo. La libro estas riĉe ilustrita, humuraj desegnaĵoj helpas identigi la temojn kaj simboloj gvidas la utanzon trovi la diversajn taskojn kaj strukturajn erojn.Kvankam troviĝas ankaŭ ĉe la lecionoj vortolisto (E-o-germana) fine de la libro estas kompleta vortaro de ambaŭ direktoj. Tre baldaŭ aperos poŝformata vortolisto, kiu estos aparte aĉetebla. Laŭtema kaj gramatika indekso kun aludoj al paĝnumeroj aŭ ekzerconumeroj plu helpas la oreintiĝon Entute la nova eldonaĵo estas kaj estetike pli alloga, kaj ankaŭ struktutre pli bone rearanĝita libro, kun plivastigitaj vortokampoj, listoj, aldonoj de novaj, modernaj vortoj. La materialon ni konsilas uzi ĉefe en kursoj, sed povas imagi bone servi en la manoj de individuaj lernantoj. En ambaŭ kazoj la uzantoj konu la germanan lingvon. Legu la uzkonsilojn de la aŭtoroj. Germanlingvan prezenton vi trovas ĉi tie
Germanlingva paĝaro pri TESI
La libro mendeblas rekte ĉe Tesi Testudo / Claudia Hamelbeck en Bonn: tesitestudo@arcor.de. Prezo 20 eŭroj, por libroservoj 13 eŭroj. Aldonu en ambaŭ kazoj la sendokostojn. |
Kreodato: | 2007-02-22 16:38:00 |
Lasta redakto: | 2021-07-01 11:33:56 |
Montroj: | 27116 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 23; Viaj elŝutoj: 0
Interna paĝo
.jpg
Elŝutoj sume: 23
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35
|
Strukturo
Enhavo: |
Inhalt VorwortHinwiese zum GebrauchSprachidee und –struktur GrundlagenAusschpracheGrammatikÜbungen Unua lecionoDua leciono Tria leciono Kvara leciono Kvina leciono Vortaro Gramatik- und Themenindex |
Unuoj: |
5 grandaj lecionoj |
Longeco de unu unuo: |
ĉ. 40 p. |
Vortolisto: |
estas |
Direkto de la vortolisto: |
dudirekta |
Gramatikaj resumoj: |
estas |
Solvoj por la ekzerco: |
librofine |
Indekso: |
estas |
Konstruo de unu leciono
Teksto: |
dialogforma |
Ekzercoj: |
gramatikaj, leksikaj, tradukaj, aktivigaj |
Aldonaĵoj: | kantoj, enigmoj
|
Enhavo de la tekstoj
Kulturkonoj: |
La testudoj parolas Esperanton kaj iras por partopreni E-kongreson en Homlandon. |
Metodo
Metodnomo: |
gramatik-traduka |
Metodkomentoj: |
kun multaj ludigaj ekzercoj |
Ekstera formato
Mezuro: |
226 |
Paĝnombro: |
23,5 x 18 cm |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
abunde ilustrita per spritaj desegnaĵoj |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
tre alloga |
|
|