Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto Elektronike II.
Subtitolo:La plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto
Aŭtoro(j): E@I
Eldonejo:Espero, 2006.
ISBN:80-969533-0-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvdromo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9.00 EUR (sen varimposto)
FEL: 9.00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, hispana, hungara, irlanda, itala, japana, kataluna, korea, kroata, litova, nederlanda, pola, portugala, rusa, serba, slovaka, sveda, vjetnama
Nia opinio:Post la vendiĝo de la unuaj 10.000 ekzempleroj fine de 2006 aperis la dua, kompletigita eldono de la sukcesa DVD.
Vidu la prezenton de la unua eldono.

Kio novas en la dua eldono?
- 6 novaj lingvoj kaj tradukoj: japana, korea, portugala, serba, sveda, vjetnama
- 2 novaj kantoj (noveldonita disko de nova roka grupo "Supernova")
- novaj libroj: "Vikipedio - praktika manlibro" (Unua eldono de la libro), Eŭropa identeco
- plene funkcianta serĉado en la Vikipedio
- fotoj de UK kaj IJK 2006
- aldonitaj pluaj lingvoj por informilo "PakEo" (cs, de, en, fr, lt, mt, nl, pl, pt, ru, uk)
- aldonitaj IKU-libroj
- "ridejo" - beta versio de la ŝerc-paĝaro kun E-aj ŝercoj
- korektitaj kelkaj cimoj, kiuj aperis en la unua eldono

Pli pri la DVD-projekto vi povas ekscii ĉe: www.esperantodvd.net/.

Rimarko:
La enhavon de la DVD oni rajtas kopii, disdoni kaj uzi por nekomercaj celoj kondiĉe, ke ĝi estos kopiata senŝanĝe kaj inkluzive de la kopirajto-teksto. Alia uzo de la enhavo eblas nur kun konsento de E@I kaj tiu de la posedantoj de kopirajtoj de la unuopaj eroj; pri tio kontaktu nin ĉe la adreso dvd@ikso.net.
Recenzoj:Paul GUBBINS: Aprobinda, sed kun detenoj, 1205 (7-8) julio-aŭgusto 2007 ESPERANTO
Kreodato:2007-05-20 20:56:24
Lasta redakto:2008-03-21 14:15:21
Montroj:37750
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.