Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Ekzerciĝu proverbare - Prepozicioj |
Subtitolo: | Kajero 1 |
Aŭtoro(j): |
TENORJO, Joseo |
Eldonejo: | Oportuno, 2006 |
ISBN: | 85905625-4-9 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | ekzercaro |
Nivelo: | B1 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | |
Lingvo(j): | Esperanto, portugala |
Nia opinio: | La ĉarma eldonaĵo pere de proverboj, kun la temoj pri ĉiutagaj agoj kaj saĝoj alproksimigas al la lernatoj de Esperanto ne nur la lingvon kaj ties vortostokon, sed ankaŭ helpas ekzerci specifan gramatikaĵon. En ĉiu tiu 1a kajero ĝuste la prepoziciojn (dum en la 2a kajero la korelativojn kaj adverbojn). La aŭtoro por ĉiu temo (vidu ilin en la sekva paĝo, ĉe la enhavtabelo) elektis 5-6 proverbojn, kiujn oni devas kompletigi per mankantaj prepozicioj, listigitaj fine de la koncerna paĝo. La komprenon helpas, ke sub la esperantlingvaj proverboj legeblas ankaŭ la portugallinga traduko (same kun mankantaj prepozicioj, sed ĉi-foje jam ne aldoniĝas helpo, kompreneble!).La temojn ĉiupaĝe vigligas tekstorilataj, ĉarmaj ilustraĵoj de de Osmar da Silva Alves. Fine de la kajero la aŭtoro disponigas tri seriojn da ekzercoj, surbaze de la antaŭe lernita materialo. Per la ekzercoj oni povas ripeti kaj la vortostokon kaj la enhavon de la proverboj. La unua tasko estas respondi per E-lingva proverbo al portugallingva demando pri proverboenhavo. Dua tasko serĉigas esperantlingvan respondon al esperantlingva demando pri proverbo. Dum en la tria ekzerco oni devas per Esperanto-proverbo esprimi la esencon de la portugallingvaj esprimoj. La kontrolon de la laboro helpas librofinaj solvoj. La belan kolekton ni konsilas ne nur por portugallingvaj lernantoj de la internacia lingvo, sed ankaŭ al tiuj instruistoj kaj kursgvidantoj, kiuj surbaze de la eldonaĵo volas pretigi propran version aŭ ĉerpi ideojn por siaj lecionoj. La kajero kostas R$ 10,00 kaj mendeblas ĉe la eldonejo/aŭtoro aŭ ĉe la libroservo de Brazila Sekcio de ILEI. |
Kreodato: | 2008-04-16 17:38:11 |
Lasta redakto: | 2011-05-02 21:28:26 |
Montroj: | 31382 |
Dosieroj: |
Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 14; Viaj elŝutoj: 0
Interna paĝo
.jpg
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
Abundo – AkiroAtendo – EspereroLimo – TroigoŜajno – AspektoAfinecoSaĝo – SpertoMalsano – MortoMalsukceso – FiaskoPuno – ReagoMalavareco – MizeroAmikeco – AfablecoRiparo – OficoOpinio – KonsiloESPLORADO DE VORTOJ KAJ IDEOJRespondoj |
Unuoj: |
13 temoj |
Longeco de unu unuo: |
1-2 paĝoj, 5-6 proverboj |
Vortolisto: |
ne estas |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Solvoj por la ekzerco: |
librofine |
Indekso: |
ne estas |
Konstruo de unu leciono
Teksto: |
monologa |
Ekzercoj: |
gramatikaj, leksikaj, tradukaj |
Metodo
Metodnomo: |
gramatik-traduka |
Ekstera formato
Mezuro: |
14 x 19,5 cm |
Paĝnombro: |
34 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
ĉarmaj desegnaĵoj de Osmar da Silva Alves |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
vinktita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|