Titolo: | Espéranto Express |
Subtitolo: | Premiers mots utiles - Grammmaire et phonétique - Guide de conversation - Renseignements pratiques |
Aŭtoro(j): |
TRIOLLE, Renée |
Eldonejo: | Éditions du Dauphin, Paris, 2006 |
ISBN: | 2-7163-1310-5 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lernolibro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Lingvo(j): | franca |
Nia opinio: | La libro aperis en konata franca serio, kiu entenas rapidkursojn pri trideko da lingvoj, kiel araba, kroata, vjetnama, turka, ĉeĥa, hungara, ĉina ktp. Ĝi aĉeteblas en Francio, mendeblas ĉe retaj libroservoj kontraŭ 11.59 eŭroj (ekz. ĉe FNAC). Sekve ĝi estas bona ilo ankaŭ por propagandi pri la internacia lingvo. Ni devas tamen aldoni, ke la informoj pri la movado estas kelkfoje supraĵaj, kaj por eksteruloj eble ne ĉiam plene kompreneblaj sen kono de la kunteksto. La libro konsistas el kvar ĉefaj partoj. Historio de Esperanto fakte entenas koncizajn informojn ankaŭ pri la movado, Esperanto-kulturo, nuntempaj uzebloj. La dua parto malkovrigas la lingvan strukturon al la legantoj; fonetikon, resuman gramatikon kun ekzemploj kaj mallongaj listoj. La tria konversacia parto traktas 15 temojn (vidu la enhavliston ĉe la paĝo Detalaj informoj). La unuoj komenciĝas per mallonga, ofte kulturligita klarigo (Jarlibro, Pasporta Servo, Rondo Familia, Esperanto-kantistoj ktp ) pri la utilo de la koncerna temo. Poste sekvas dulingva serio de vortoj kaj esprimoj, kaj je la fino estas loko por personaj notoj. La libron finas praktikaj informoj, listo de asocioj, retligoj de ĉefaj portaloj. La eldonaĵo certe ne sufiĉas ellerni la lingvon, sed ĝi donas praktikan bazon por ekinteresiĝi kaj komenci la lernadon. |
Kreodato: | 2008-04-24 08:23:36 |
Lasta redakto: | 2008-06-24 11:29:18 |
Montroj: | 23707 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enhavo: |
Table de matières IntroductionHistoire de l’espéranto Découverte de la langueGuide de conversation Salutations Famille Au téléphone Chiffres, dates, mesures Se déplacer Se loger Acheter Santé Connaître la nature Se divertir - Les loisirs Musique et instruments de musique Lire Correspondance et informatique Participer à une rencontre Infos pratiquesBibliographie Bibliographie de l’auteur |
Vortolisto: |
lecionfine |
Gramatikaj resumoj: |
estas |
Indekso: |
estas, laŭtema |
Enhavo de la tekstoj
Interkulturaj temoj: |
pluraj aludoj al interkulturaj temoj, laŭbaze de personaj spertoj |
Metodo
Metodkomentoj: |
Miksita metodo, parte gramatikcentra, parte ellaborita baze de leksikaj temunuoj |
Ekstera formato
Mezuro: |
13 x 21 cm |
Paĝnombro: |
155 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
nenio |
Legebleco: |
tre bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|