Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nederlands-Esperanto-Nederlands
Aŭtoro(j): MIDDELKOOP, Adriana J.
Eldonejo:PrismaWoordenboek, 1987 (3a eldono)
ISBN:90-274 34771 9
Akireblo:brokantaĵo
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):nederlanda
Nia opinio:Jen libro, vortaro, kiu de 8 jaroj kuŝas sur mia skribotablo, kaj mi neniam metis ĝin en la KATALOGON. Mi mem ne komprenas, kial ne. Ĝi ne ŝajnis libro, kuriozaĵo, sed estis iu nemalhavebla objekto (por mi, hungarino, loĝanta en Nederlando) sub miaj manoj. Verŝajne tia, kia ĝi estis kaj estas por multaj nederlandanoj, io baza, io, kio apartenas al ili. La antaŭ nelonga forpaso de la verkinto, Adriana J. Middelkoop, konsciigis min pri la vortaro, kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum. Ĝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj Esperanto-vortaroj. Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987. La vortaro enhavas gramatikajn klarigojn kaj resumon, kaj ene de unu volumo la du direktojn Eo-nederlanda, kaj nederlanada-Eo partojn (tiu dua estas duoble pli granda ol la unua.)Kiom da vortoj ĝi enhavas entute, mi ne scias. Pri tio la enkonduko ne donas informojn.... sed sufiĉe ampleksa kaj kompleta ĝi estas. La libro ne disponeblas ĉe la libroservo de UEA nek ĉe FEL, sed ankoraŭ mendeblas ekzemple ĉe bol.com. Omaĝe al la verkinto legu mallongan nekrologon en nia legeja panteono de esperanto-pedagogoj.
Kreodato:2009-11-17 17:48:39
Lasta redakto:2014-07-05 19:29:57
Montroj:21768
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

2.
Bernadox je 2014-07-05 19:08:29

Simpatia kaj trafa recenzo. Jen plia: "La nestorino mortis" en Ipernity (bedaŭrinde Ipernity intertempe blokis la fotojn de la kvar vortaroj menciitaj en la teksto):

http://www.ipernity.com/blog/bernardo/211322

Nova Middelkoop tre probable ne plu aperos. El ĝi fariĝis intertempe la (ankoraŭ multe pli bona) vortaro de De Smedt, antaŭe jam la ĉefa reviziinto de Middelkoop.

1.
inga Johansson je 2009-11-18 14:11:01    

Mi havas la eldonon de 1971 kaj ĉiam opiniis ĝin tre bona. Sed ĉu iam estus 4-a eldono? Verkinto mortis kaj de 1987 pluraj jaroj pasis.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.