Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Manlibro pri instruado de Esperanto (3a, kompletigita eldono)
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin (red.)
Eldonejo:Espero / ILEI - Partizánske / Hago, Junio 2009.
ISBN:9788089 366057
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):metodika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 8,70 EUR (sen varimposto)
FEL: 8,50 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 17,30 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La plej nova, 3a eldono de la populara kaj por la trejnado de Esperanto-instruistoj baza materialo aperis en 2009 kun kompletigita enhavo, precipe kun aktualaj informoj pri la novaj KER-ekzamenoj. En tiu ĉi eldono estas korektitaj ankaŭ pluraj antaŭaj pres- kaj enpaĝigeraroj. La Manlibro kreiĝis kadre de ‘Flugiloj de Malfacila Vento’, projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto. Ĝi estos baza studmaterialo ankaŭ por RITE (reta instruista trejnado) kaj Instruista trejnkurso en Poznan. La celoj de la eldonaĵo estis • plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto / komunumo• altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj• iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj ‘multobliga efiko’. La materialon oni pretigis ĉefe por junaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto, kiuj volas spertiĝi pri tiu fako kaj legi pri ĝi esperantlingvajn artikolojn. Tre utilas la eldonaĵo ankaŭ por spertaj instruistoj, kiuj ŝatus havi bonan superrigardon pri la metodologio, informiĝi pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al la plej aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj. Krom la teoria parto kaj historia trarigardo pri metodoj ni publikigas ankaŭ dokumentojn, modelon por instruplano kaj priskribon de modelleciono kaj ankaŭ diversajn listojn kun utilaj informoj. Jene vi povas trovi la ENHAVTABELON-n.

La membroj de la internacia teamo - kolektante siajn sciojn kaj spertojn - esperis helpi ĉiujn lernemajn kolegojn pli efike kaj bone instrui la internacian lingvon. La unue kaj due presitaj kvantoj (300 + 500 ekzempleroj) jam elĉerpiĝis. La lasta, tria eldono produktiĝis en 500 ekzempleroj. La ĉapitrojn de la nova eldono ni publikigos nur en la nova paĝaro de edukado.net ekde somero 2010. Tamen kelkajn el la artikoloj de la unua eldono vi povas trovi en la Dosierujo de edukado.net.

La libro mendeblas ĉe la grandaj libroservoj, sed kontrolu, ke vi havu la novan eldonon!
Alia mendeblo, ankaŭ por pluvendontoj: rekte ĉe la ILEI-kasisto, Julija Batrakova.
La libro kostas 8,50 eŭrojn, al kiu sumo aldoniĝas 10 % de la fakturita sumo por la sendokostoj. Pagojn vi povas sendi al la konto de ILEI ĉe UEA: ilek-a, aŭ al la nederlanda bank-konto de ILEI: ING Bank N.V., kontonumero: 4676855 IBAN: NL55INGB0004676855 BIC: INGBNL2A.
Recenzoj:Stefan MacGill - IPR/05/3. Prezento de la libro
Recenzo de Renato Corsetti - Aĉetenda, tre aĉetenda... en Esperanto 2006. januaro
Liu Haitao Instrui internacian lingvon per universala metodo, en La Ondo de Esperanto. 2007. №10 (156).
Kreodato:2010-03-16 11:35:02
Lasta redakto:2015-04-02 20:18:01
Montroj:67523
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Christophe Chazarein je 2010-03-16 17:53:32    

Nepre havenda por ĉiu, kiu deziras instrui Esperanton.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.