
	
	 
	Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
	 
	 
	
Al la komenco
    | Titolo: | Bonvenon en nia mondo |  
    | Subtitolo: | Primovada legolibro en la Internacia Lingvo Esperanto |  
    | Aŭtoro(j): | 
JENSENIUS, Bent |  
    | Eldonejo: | KAVA-PECH, jaro Dobřichovice, 2009   |  
    | ISBN: | 978-80-87-169-11-7  |  
    | Akireblo: | aĉetebla |  
    | Tipo(j): | movadhistorio |  
    | Nivelo: | B1 |  
    | Celgrupo: | internacia |  
    | Aĝgrupo: | plenkreskuloj |  
    | Aĉeteblo: | UEA: 9,90 EUR (sen varimposto) |  
    | Lingvo(j): | Esperanto |  
    | Nia opinio: | Temas pri legolibro verkita komplete en facila Esperanto kaj bone uzebla por enkonduki la kursanojn en la movadan vivon, legigi kaj paroligi ilin pri kulturcentroj, E-aranĝoj, diversaj aplikebloj de la internacia lingvo. Ĝi prezentas al la legantoj en 27 ĉapitroj gravajn nuntempajn realaĵojn el la Esperanto-movado de la tuta mondo. La elekto kelkfoje ŝajnas subjektiva, sed estas tutnormale kaj bone, ke ne eblis en 27 ĉapitroj prezenti nian riĉan kulturon kaj movadon. Ni tamen kuraĝas malmodeste esperi, ke  ekz. "Pinĉilumado", nia lingvolerniga movada "ludo" je  la sekva eldono kaj kompletigo trovos lokon en la libro. :-) La tekstojn sekvas dialogoj kaj demandoj por pli faciligi la prilaboradon de la lernitaĵoj.  La aldonaĵo instigas la uzantojn pluevoluigi siajn parokapablojn en la formo de rol-ludoj, dialogoj por kiuj estas donitaj la roloj en 14 temoj. La libro estas riĉe ilustrata per fotoj. Ĝi estas aĉeteblas ĉe UEA kaj ĉe la eldonejo KAVA-PECH. |  
    | Recenzoj: | Katalin Kovats: Saluton, Sinjoro Prezidanto , en La Ondo de Esperanto, 2013, №1. |  
    | Kreodato: | 2010-06-05 10:38:52 |  
    | Lasta redakto: | 2013-02-19 08:37:42 |  
| Montroj: | 48926 |  
| Dosieroj: | 
Mankas dosieroj.
 |  
 
 
Strukturo
    | Enkonduko: | 
        estas     |  
    | Enhavo: | 
         Antaŭparolo 
1. Kastelo Grezijono (Grésillon) 
2. En la ret-babilejo 
3. Internaciaj Fervojistaj Ski-semajnoj 
4. Cirkaŭ la mondo en pli ol 800 tagoj 
5. Akademio de Esperanto 
6. Amikoj per korespondado 
7. Sur la tegmento de la mondo 
8. En Vikipedio 
9. Vojaĝi per boato sen krokodili 
10. Monato  
11. Pasporta Servo 
12. La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo 
13. En la klubo 
14. Ne mansvingu al viaj geamikoj! 
15. Verda Domo de Arizono 
16. La Universala Kongreso 
17. Esperanto-muzeoj 
18. De la Unua Libro ĝis la Interreto 
19. Travivaĵo sur du radoj  
20. Bona Espero 
21. Esperanto en universitatoj 
22. Ĝemelaj urboj 
23. La Jarlibro de UEA kaj la Delegita Reto 
24. IJK – por la junaj en jaroj aŭ en koro 
25. Je la Kabo de Bonespero 
26. Ekoturismaj renkontiĝoj 
27. Iom pri Esperanto-literaturo 
Rolludoj 
Fontoindikoj por la ilustraĵoj     |  
    | Unuoj: | 
        27 prezentoj     |  
    | Longeco de unu unuo: | 
        4-5 paĝoj     |  
    | Vortolisto: | 
        ne estas     |  
    | Gramatikaj resumoj: | 
        ne estas     |  
    | Indekso: | 
        ne estas     |  
 
Konstruo de unu leciono
    | Teksto: | 
        dialogforma     |  
    | Ekzercoj: | 
        leksikaj, aktivigaj rolludoj         |  
 
Enhavo de la tekstoj
    | Tipo de teksto: | 
        laŭtemaj legaĵoj     |  
    | Kulturkonoj: | 
        La tuta libro prezentas nian movadon, ĉerpas el ties kutimoj, aranĝoj, lokoj kaj okazaĵoj.     |  
 
Ekstera formato
    | Mezuro: | 
        14 x 20 cm     |  
    | Paĝnombro: | 
        128     |  
    | Koloreco: | 
        nigra-blanka     |  
    | Ilustraĵoj: | 
        multaj fotoj     |  
    | Legebleco: | 
        tre bona     |  
    | Kunligmaniero: | 
        bindita     |  
    | Ĝenerala aspekto: | 
        alloga     |  
 
 
 | 
 
                 
            
        
    
    
 |