Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanta kulturo
Aŭtoro(j): KOUTNY, Ilona (Red.)
Eldonejo:Wydawnictwo Rys
ISBN:978-83-67287-32-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Antaŭparolo

Ĉu ekzistas Esperanta kulturo? – sonas la dubanta demando de ne-esperantistoj. Al tiu demando donas abundan – sed ne elĉerpan – respondon la nuna libro. Esperanta kulturo elformiĝis dank’al ĝia lingvokomunumo, dismetita en la mondo. Ĝi riĉiĝas daŭre el la kulturoj de siaj parolantoj, do temas pri inkluziva kulturo.
La unua studo de Ilona Koutny enkondukas kulturon kaj provas doni trarigardon de ĝiaj flankoj en Esperanta kunteksto komence de arto tra la ĉiutaga kulturo ĝis la pensmaniero de esperantistoj; levas la problemon, ĉu temas pri Esperanta aŭ internacia kulturo, ĉu kulturo de esperantistoj. Poste sekvas 14 ĉapitroj en du partoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj.

La unuan parton: Kulturo – lingvo – lingvokomunumo komencas la diskuta studo de Fabio Fortes (Brazilo) pri Esperanta kulturo kaj esperantistoj. Lingvo estas parto de kulturo kaj ĝia portanto, disvolviĝas en lingvokomunumo. Ilona Koutny (Hungario/Pollando) provas kapti la lingvan bildon de la mondo (LBM) kiu aperas en la lingvaĵo de diverskulturaj kaj -gepatralingvaj esperantistoj. Sabine Fiedler (Germanio) analizas kiel kulturo trapenetras lingvon kaj kreas frazeologiaĵojn ankaŭ en planlingvo. Aleksandro Melnikov (Rusio) trakribris amason da Esperantaj tekstoj por pruvi ilian influitecon de Esperanta kulturo. El lia alia studo ni ekscios kion tipa Esperanto-kulturano (TEk) el tio scias. Esperanto – kiel propra lingvo – kontribuas al la identeco de multaj esperantistoj – tion esploras Ida Stria (Pollando).

La dua parto: Diversaj terenoj de la esperanta kulturo prezentas kelkajn gravajn flankojn de la Esperanta kulturo post la enkonduka teoria studo de Svorad Zavarsky (Slovakio) pri la disvolviĝo de kulturo el latinaj bazoj tra la eŭropaj kulturoj al la sinteza kulturo de Esperanto. François Lo Jacomo (Francio) skizas la historion kaj situacion de Esperanta teatro eluzante ankaŭ proprajn spertojn. Jukka Pietiläinen (Finlando) resumas kiel Esperanta gazetaro funkcias kaj ĝian gamon. Barbara Pietrzak (Pollando), parto de la historio de la polaj Esperanto-elsendoj skizas la 100-jaran kontribuon de la radio al Esperanta kulturo. Michał Ryszard Balicki (Pollando) diskutas la eblecon de Esperanta televido. Schiller Judit (Hungario) prilaboris la historian periodon de kinoarto en Esperanto. Li Xin (Ĉinio) pezentas la modernan Esperanto-muzeon en Zaozhuang. Fine José Antonio Vergara (Ĉilio) analizas la ŝancojn de Esperanto por la scienco en la komenca periodo.

La nuna libro estas la dua volumo de universitataj lernolibroj de la Interlingvistikaj Studoj kiu ĉerpas el la 25-jaraj spertoj por doni superrigardon de la Esperanta kulturo. La kontribuantoj estas instruistoj kaj studentoj de la Studoj. La prilaboron de la temoj helpas la Demandoj kaj diskuttemoj fine de la studoj. La legantoj estas bonvenaj kompletigi la materialon. La verko celas ne nur la studentojn de la postdiplomaj kaj la novaj magistraj studoj pri interlingvistiko de AMU, sed ĉiujn kiuj interesiĝas pri la kolora temo de kulturo.

La Interlingvistikaj Studoj de Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU) ekde 1998 ofertas internacian postdiploman studprogramon kiu – laŭ la vasta senco de interlingvistiko – envolvas historion de planlingvoj, internacian kaj interkulturan komunikadon, bazajn nociojn de lingvistiko kaj koncentriĝas al diversaj aliroj al la plej sukcesa planlingvo/interlingvo, Esperanto (lingvistika, kultura kaj historia aspektoj).
Ekde la studjaro 2022/23 startos magistraj studoj por internacia studentaro kombinante la suprajn terenojn (en Esperanto) kun informmastrumado (en la angla).

La unua libro en la serio Interlingvistikaj Studoj estis Interlingvistiko de Vĕra Barandovská-Frank. La tria temos pri komunikado. Tiuj ĉi libroj estos nemalhaveblaj en universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko, ja ne ekzistas ankoraŭ tia serio de lernolibroj, krome ili povos altiri la atenton de ĉiuj kiuj interesiĝas iom pli profunde pri la koncernaj temoj.

Poznano, aŭgusto 2022. Ilona Koutny
Redaktoro
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Recenzoj:Vi povas elŝuti la libron en la paĝo: https://wydawnictworys.com/esperanta-kulturo-red-ilona-koutny.html
Serĉu la vorton: Pobierz
Kreodato:2022-09-26 11:17:13
Lasta redakto:2024-02-04 17:48:46
Montroj:2579
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
imremihaly je 2023-01-11 09:25:01    

Ĉu la libro estas legebla interrete?

3.
Telemo je 2022-09-27 14:30:41

Ĉu "Brila estonteco" statuo ĉe la flughaveno en Liono Francio estas parto de nia kulturo? (Esperantistoj iom pagis por la kreo de tiu statuo reprezantanta Antoine de Saint Exupéry)
https://www.lyon-france.com/je-decouvre-lyon/sites-et-monuments/Contemporain/Brila-Estonteco-Statue-d-Antoine-de-Saint-Exupery#&gid=1&pid=1
Amike

2.
Telemo je 2022-09-27 14:22:00

Respondo al Leandro
Eblas elŝuti ĝin tie. Estas senpage ;-)
https://wydawnictworys.com/esperanta-kulturo-red-ilona-koutny.html

1.
leandro_abrahao je 2022-09-27 02:57:16

Vere interesa! Kie akiri ĝin?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.