
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Detala Gramatiko de Esperanto |
Subtitolo: | Tria, plibonigita eldono bazita sur PMEG 2023 |
Aŭtoro(j): |
WENNERGREN, Bertilo |
Eldonejo: | Espero por E@I |
ISBN: | 978-80-99902-76-4 |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | gramatika libro |
Nivelo: | B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĝgrupo: | pluraj aĝoj |
Aĉeteblo: | UEA: 15,00 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | La nova eldono (julio 2023) de la Detala Gramatiko estas tute nove verkita, surbaze de PMEG 2023.
Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo, sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas - same kiel la antaŭ eldonoj - tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio, predikativo k.t.p.
La Detala Gramatiko de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG, kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko. La eldonon de tiu ĉi gramatiko subtenis Esperantic Studies Foundation (Fondaĵo por Esperantaj Studoj, ESF).
La eldonon de tiu ĉi gramatiko subtenis Esperantic Studies Foundation (Fondaĵo por Esperantaj Studoj, ESF).
La libron eblas aĉeti ĉe la eldonejo ESPERO kontraŭ 14,50 eŭroj.
|
Kreodato: | 2023-08-24 16:07:20 |
Lasta redakto: | 2023-08-24 16:33:57 |
Montroj: | 559 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
ENHAVTABELO (kie ni listigas nur la ĉefĉapitrojn)
Enkonduko 5
Simboloj kaj mallongigoj 6
Gramatikaj terminoj 7
1 Skribo kaj prononco 11
2 Vortospecoj kaj frazroloj 15
3 Substantivoj 17
4 Adjektivoj 19
5 Adverboj 21
6 Singularo kaj pluralo 23
7 Difiniloj 25
8 Apostrofo 35
9 Pronomoj 37
10 Rolmontriloj 47
11 Tabelvortoj 71
12 Konjunkcioj 85
13 Kombinitaj vortetoj 89
14 Komparado 93
15 Negacio 99
16 Demandoj kaj respondoj 103
17 Nombroj 107
18 Kvantaj vortoj 119
19 Apozicio 123
20 Verboj 127
21 Participoj 133
22 Verboj kaj frazroloj 139
23 Subfrazoj 145
24 Vortordo 163
25 Vortfarado 167 |
Unuoj: |
25 |
Longeco de unu unuo: |
ĉ. 5-10 paĝoj |
Ekstera formato
Mezuro: |
15x23 - A5 |
Paĝnombro: |
208 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|