Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Ekparolu Esperanton! |
Subtitolo: | 150 paŝoj kun etaj legaĵoj |
Aŭtoro(j): |
FORSMAN, Lars |
Eldonejo: | Skövde, 1994. |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | ekzercaro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 9.90 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | angla, franca, germana, sveda |
Nia opinio: | La kajereto estas kolekto de utilaj ekzercoj el kiuj kursgvidanto povas elekti por siaj kursanoj kaj por ŝpari tempon indiki nur la numeron de la tasko. Ĉirkaŭ 200 diversaj ekzercoj kaj tekstoj (ofte sufiĉe subjektivaj, homproksimaj), ĉiuj por paroligi la lernanton, aktive uzigi la internacian lingvon. La tekstoj estas ne longaj, kaj tiel taŭgas al tiu celo de la aŭtoro, ke ili estu parkere lernitaj kaj rerakontataj de la kursanoj. Multaj tekstoj rilatas al E-o, kaj kiel lingvo kaj kiel movada fenomeno. Kvankam la kajero havas svedlingvajn vortolistojn kaj klarigojn, ĝi bone uzeblas ankaŭ internaciskale. Librokomence uzkonsiloj de la aŭtoro, librofine kolekto de utilaj esprimoj, frazturnoj, bone aplikeblaj por solvi la koncernajn taskojn. |
Recenzoj: | Lernolibroj de Lars Forsman, IPR, 2002/2. |
Kreodato: | 2005-07-08 19:16:35 |
Lasta redakto: | 2005-07-08 19:16:35 |
Montroj: | 33941 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
150 + 38 taskoj kaj tekstoj |
Unuoj: |
150 |
Longeco de unu unuo: |
de 1 linio ĝis 1 paĝo |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Indekso: |
ne estas |
Konstruo de unu leciono
Ekzercoj: |
gramatikaj, leksikaj paroligaj, skribigaj, transformigaj |
Enhavo de la tekstoj
Tipo de teksto: |
senrilataj legaĵoj |
Kulturkonoj: |
multaj tekstoj, informoj pri la lingvo kaj historio de la movado. |
Metodo
Metodnomo: |
situaci-komunika |
Ekstera formato
Mezuro: |
21x13,5cm |
Paĝnombro: |
52 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
sporade |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
vinktita |
Ĝenerala aspekto: |
simpla, bona |
|
|