Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Esperantem za tři mĕsíce |
Aŭtoro(j): |
CHRDLE, P. CHRDLOVÉ, S. |
Eldonejo: | KAVA-PECH, 1998. |
ISBN: | 80-85853-10-8 |
Akireblo: | aĉetebla |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 7,50 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | ĉeĥa |
Nia opinio: | Sprite, nekutime kaj lernant-amike konstruita ĉeĥ-lingva lernolibro por komencantoj, kiu ne ene de 3 tagoj, sed 3 monatoj promesas helpi ellerni la bazon de E-o (kaj tio jam al pluraj sukcesis laŭ la aŭtoroj). La lecionoj doniĝas laŭ la tagoj de la semajno, po unu de lundo ĝis ĵaŭdo, kaj unu ripetiga por la semajnfino. Neniu estas pli longa ol 2 paĝoj kio tre instigas la lernantojn studi, eĉ se oni ne disponas pri multe da tempo. En la lecionoj estas donitaj nacilingvaj difinoj pri la fenomenoj de la E-gramatiko kaj donitaj kelkaj ekzemploj ĉiam kun traduko al la ĉeĥa. En la dua parto (paĝo) de la leciono estas dulingva listo pri frazoj, enhavantaj la ĵus traktitajn lingvajn elementojn. Ekde la 9a semajno (lasta triono de la materialo) ĉiutage venas nova listo de esprimoj kaj frazoj laŭ la temoj de la ĉiutaga vivo, ekz.: de manĝado-trinkado, familio, vojaĝo, domo ĝis religio, industrio, politiko kaj fine: La Esperanto-movado. La semajnfinaj taskoj estas ĉiam tradukigaj el la nacia lingvo al E-o, tuj, sampaĝe kune kun la solvo. En la lingvolernado ne spertaj memlernantoj verŝajne bezonas gramatikan konsultlibron, sed certe ĝuas kaj volonte finstudas la libron ja kapablas digesti la bone dozitan materialon. En 2006 aperis la tria, kompletigita eldono de la libro. Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo |
Recenzoj: | Eldoneja hejmpaĝo |
Kreodato: | 2005-07-08 19:16:35 |
Lasta redakto: | 2006-04-12 13:00:04 |
Montroj: | 19305 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
Enkonduko
60 lecionoj
Legolibro kun fragmentoj el originalaj E-o kaj tradukitaj mondliteraturaj verkoj.
Sciencaj kaj fakaj artikolfragmentoj
Informoj pri ILo kaj AIS
Fakaj asocioj uzantaj Esperanton
Listo de E-gazetoj
KAVA-PECH eldonaĵoj |
Unuoj: |
12x5 |
Longeco de unu unuo: |
2p. |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Indekso: |
ne estas |
Konstruo de unu leciono
Enhavo de la tekstoj
Kulturkonoj: |
en la fino (vd. la enhavliston) |
Metodo
Metodnomo: |
gramatik-traduka |
Ekstera formato
Mezuro: |
13x20cm |
Paĝnombro: |
159 |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
nenio |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
alloga |
|
|