Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
![]() |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion
Unua versio de tiu lernolibro aperis en 1978, sekvis dekoj da reeldonoj, kaj dum preskaŭ 40 jaroj nenio similnivela sekvis en la rusa lingvo. Fakte, ĉiuj konataj por mi ruslingvanoj, parolantaj Esperanton tute libere - lernis laŭ ĝi (mi same). Aliaj lernolibroj ne donas tian majstrecon.
Mi, ŝajne, povas diri, ke observis 'la vivciklon' de tiu ĉi lernolibro ekde ĝia naskiĝo. Se mi ne eraras, ties ĝermo (aŭ prototipo) aperis iam sur paĝo de nia respublika junulara ĵurnalo. Tio estis vere neforgesebla evento. Amaso da homoj tiam memstare komencis lerni la lingvon, poste multaj el ili ekzameniĝis en la klubo. Post nelonga tempo aperis la broŝurita ne lernolibro, ne ' 'metodikaj direktivoj' ' nur tion eblis eldoni en tiamaj kondiĉoj. Jam estas malfacile diri, kiom da reeldonoj okazis, kiom da novaj esperantistoj (aŭ, eble, pli ĝuste, E-generacioj) aperis dank' al ĝi. De eldono al eldono ĝi 'kreskis', 'maturiĝis' kaj iĝis pli riĉa. La nuna lernolibro, aperinta elsubmane de la sperta instruisto, estas metodike perfekta, interesa laŭ enhavo kaj, sendube, tre utila ne nur por komencantoj, sed ankaŭ por progresantoj. Kaj, certe, ĝi estas bonega instruilo por gvidantoj de E-kursoj. Ni deziru por la aŭtoro novajn sukcesojn kaj krean inspiron.
La reta versio de la lernilo estas jam dum kelkaj jaroj vaste uzata en retaj lernejoj de Esperanto -- ekz., ĉe http://www.ikso.net/esperanto-kurso/.
La lernolibro bone uzas strukturan kaj leksikan proksimecon inter Eo kaj la rusa (kio ne estas mirinda -- ja la aŭtoro, nun Akademiano, science esploris influon de la rusa al Eo). Dank' al tio eĉ personoj sen serioza sperto pri lingvolerno progresas sufiĉe rapide. Pli spertaj lernantoj finas la plenan kurson dum monato.
La kurso estas sufiĉe profunda gramatike, ĝi preskaŭ ne postlasas "blankajn kampojn" en la scioj de lernantoj. Post fino de ĉi-kurso kutime aperas kvalita esperantisto kun forta inklino al legado, verkado ks.
Multjara sperto de vasta uzado de ĉi-tiu lernilo, ĝia ĝisnuna populareco certe pruvis taŭgecon de la kurso.
Laŭ tiu ĉi libro mi lernis Esperanton antaŭ 22 jaroj. Kaj la pasintaj jaroj nur pliperfektigis la lernolibron. Estas bonege, ke la aŭtoro konstante laboras por plibonigo de sia verko, modifas ĝin, ion ŝanĝas, ion aldonas. En sovetiaj tempoj la libro de Boris Grigorjeviĉ Kolker estis preskaŭ unusola atingebla lernilo por multnombraj komencantoj. Sed ankaŭ nun, kiam aperis kaj aĉeteblas multaj lernolibroj de diversaj aŭtoroj, tiu ĉi restas la plej populara kaj uzata por klasikstilaj E-kursoj.