Katalogo
Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
|
![]() |
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 3.67; | Aldoni propran opinion
Mi uzis "Tesi" en pli ol 50 kursoj, kiujn mi gvidis ekde 1987. La lernantoj ĉiam tre ŝatis ĝin, ĉar la ĉefa rakonto en ĝi estas vere ĉarma.
Intertempe la libro (tajpita per skribmaŝino) tre bezonas novan eldonon kun pli profesi-nivela aspekto. Jam antaŭ kelkaj jaroj la malnova aŭtora teamo komencis prepari ĝin, sed lastatempe ne plu aŭdiĝis informoj pri ilia progreso.
La instrulibron mi uzis supozeble en deko da kursoj. La plimulto de la kursanoj estis studentoj (ĉiukaze ja estas fakto, ke tre multaj kursanoj almenaŭ en Germanio estas gimnazianoj aŭ studentoj). Por tiu grupo la libro certe taŭgas. (Kaj verki lernolibron, kiu kontentigas ĉiun, tio ja estas fantaziaĵo.)
Mi multe ŝatis instrui per la libro, ĉar la historio estas plaĉa kaj sencohava; estas unu tuta rakonto dividita al kvin lecionoj. Aldone la ekzercoj ĉiam donis abundan materialon por trejni la kursanojn. La lecionoj estas tre longaj - tial mi poste simple dividis ilin en du partojn kaj tiel estis en ordo. Cetere la eldono de la vortaro en aparta kajero estas laŭ mi bona ideo - tiu vortaro akompanis multajn kursanojn en la unuaj E-renkontiĝoj.
Ghi estis verkita de studenta grupo. Por tiu tia grupo ghi ankau taugas. Sed por multaj aliaj ghi montrighis tro komplika kaj tro postulema. Nepre estas bezonata aldone bona instruisto.