Titolo: | Aŭtodidakta lernolibro de Esperanto por mongollingvanoj (3a eld.) |
Aŭtoro(j): |
RINCXEN, B. Junsxoob |
Eldonejo: | Ulanbator, 1992. |
ISBN: | ne indikita |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | lernolibro |
Nivelo: | A1, A2 |
Celgrupo: | nacilingva |
Aĝgrupo: | nedifinita |
Aĉeteblo: | UEA: 7,50 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | Kvankam la libro verkiĝis por aŭtodidaktaj lernantoj de E-o, estas malfacile imagi ke oni, krom la pasivaj kapabloj (legado, kompreno) povas ellerni mem el la libro ankaŭ aktivajn lingvajn kapablojn (kiel skribado, verkado en e-o, kaj parolo en la lingvo). La strukturo de la lecionoj: unue venas la vortolisto (e-o-mongola), ĉe gramatikaj elementoj iom da klarigo, poste la tiel nomataj ekzercoj, kiuj fakte estas la legaĵoj de la unuo. Krom la lastaj kelkaj lecionoj, tiuj legaĵoj estas senkoheraj modelfrazoj (kiuj servas ĉefe gramatikajn celojn, kaj duagrade prezentas erojn el la E-o mondo kaj kulturo, kaj donas geografiajn, turismajn informojn, aŭ servas nur pure gramatikajn celojn. La leciono enhavas ankoraŭ komentarian parton por detaligi la gramatikaĵojn. Neniu ekzerco, tasko igas la lernanton je aktiva uzo de la lingvo. En la fina parto la lernilo donas 28 paragrafojn el la fundamenta krestomatio, kune kun akompanaj vortolistoj. La libron finas vortolisto e-o-mongola. (La tajperojn de la libro oni povas korekti memstare laŭ zorge kompilita - iom longa, tamen ne kompleta - erarlisto.) Nekonante alian lernilon por mongollingvanoj, ni nur esperi povas, ke ekzistas aliaj, aŭ ke la samideanoj en Mongolio uzas pli modernajn, pli laborigajn internaciajn lernilojn. |
Kreodato: | 2005-07-08 19:16:35 |
Lasta redakto: | 2005-07-08 19:16:35 |
Montroj: | 26662 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
estas |
Enhavo: |
Biografieto de Namjilyn KHAYANGHIRWA
Biografieto de Yöngshſbö Bimbyn RINCHEN
Enkonduko
Unua leciono
Dua leciono
.
.
Dek-tria leciono
El Fundamenta krestomatio
Vortaro (E-o-mongola) |
Unuoj: |
13 lecionoj |
Longeco de unu unuo: |
3-10p. |
Vortolisto: |
estas |
Direkto de la vortolisto: |
dudirekta |
Gramatikaj resumoj: |
ne estas |
Indekso: |
estas, leksika |
Konstruo de unu leciono
Enhavo de la tekstoj
Tipo de teksto: |
senrilataj legaĵoj |
Kulturkonoj: |
Multe da informoj pri la movado, ties historio. Fakte la ekzemplofrazoj prezentas ne-koherajn informojn pri la azia kaj eŭropa movado. |
Interkulturaj temoj: |
Multaj konoj, informoj, ekzemploj pri la aziaj landoj, Rusio kaj kelkaj, el esperantista vidpunktoj gravaj, eŭropaj landoj. |
Metodo
Ekstera formato
Mezuro: |
15x21cm |
Paĝnombro: |
110p. |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
nenio |
Legebleco: |
bona |
Kunligmaniero: |
bindita |
Ĝenerala aspekto: |
simpla |
|
|