Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!
Al la komenco
Titolo: | Fantaziaĵoj kaj kantoj |
Subtitolo: | Por infanoj |
Aŭtoro(j): |
RØMMESMO, Jon |
Eldonejo: | ILEI, Budapesxto, 1995. |
ISBN: | ne indikita |
Akireblo: | aĉetebla |
Tipo(j): | kantaro |
Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |
Celgrupo: | internacia |
Aĉeteblo: | UEA: 3,60 EUR (sen varimposto) |
Lingvo(j): | Esperanto |
Nia opinio: | La kajero enhavas pli ol 50 kantojn kaj dudekon da rimaĵoj, ĉio dediĉita por infanoj, parte tut-etaj parte por pli aĝaj. La eroj estas verkitaj aŭ de la aŭtora-avo mem, aŭ tradukitaj. Multajn kantojn akompanas muziknotoj, eĉ plurkaze la sama melodio taŭgas por pluraj tekstoj. La tekstoj (skribitaj ĉiam majuskle) bone uzeblas por akompani gestojn, movojn kaj aktivaĵojn, ekzemple desegnadon. Ili lernigas pri ĉiutagaj utilaĵoj (ekz. korpopartoj, familiaj rilatoj), pri bestoj, aliaj landoj kaj nacioj, vivigas fabelajn estaĵojn. Pluraj eroj helpas en la alproprigo de elementoj de e-o gramatiko. (Pri tiuj apartaj didaktikaj celoj infromas la enhavtabelo.) La libro estas riĉe ilustrita, la grandaj desegnaĵoj estas bone kolorigeblaj, kaj fakte tiu ago bonvenus por la eldonaĵo, kies papera kaj presa kvalitoj povus esti pli bonaj. La libro ne malhaveblas al instruistoj kun junaj lernantoj kaj por gepatroj kaj geavoj kiuj havas denaskajn etulojn. |
Kreodato: | 2005-07-08 19:16:35 |
Lasta redakto: | 2006-05-04 02:04:24 |
Montroj: | 20064 |
Dosieroj: |
Mankas dosieroj.
|
Strukturo
Enkonduko: |
ne estas |
Enhavo: |
Pli ol 50 kantoj kaj dudeko da fantaziaj rimaĵoj, fine norvega popolfabelo. |
Enhavo de la tekstoj
Kulturkonoj: |
koncepto de la internacia lingvoinstruo pri gramatikeroj kaj alfabeto |
Interkulturaj temoj: |
pluraj tekstoj temas pri nacioj iliaj kutimoj |
Ekstera formato
Mezuro: |
20x28cm |
Paĝnombro: |
98p. |
Koloreco: |
nigra-blanka |
Ilustraĵoj: |
abunde ilustrita per desegnaĵoj |
Legebleco: |
mezbona |
Kunligmaniero: |
vinktita |
Ĝenerala aspekto: |
bona |
|
|