Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Invito al Esperanto
Aŭtoro(j): PEREVERTALJO, E.S.
Eldonejo:Moskvo-Taŝkento
ISBN:5-7161-0058-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 5,70 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, rusa
Nia opinio:La grandformata lernokajero estis verkita por infanoj 7-9-jaraj, kun la celo ekkonigi al ili E-on kaj instigi ilin al internaci-skala komunikado. La aŭtoro enkompilis en la libron multajn desegnaĵojn kaj konsilas la uzon de figuretoj, bildoj kaj ludiloj. Per multe da ripetadoj kaj gramatikaj ŝablonoj celas atingi la memorfiksadon de vortoj kaj strukturoj. La tuto sekvas la elementojn de la "natura metodo", kiu disvolviĝas nur tiam, se la kursgvidanto agas laŭ ties konsiloj. Alikaze, simpla lega uzo de la materialo faras ĝin la metodo "gramatika-traduka", malgraŭ la uzo de ilustraĵoj.
La dekodigon de la lingvaj informoj multe helpas ne nur la desegnaĵoj, sed ankaŭ la oftaj ruslingvaj instrukcioj kaj klarigoj, kiuj ĉiukaze malfaciligus la internacian (ne nur ruslandan) uzon de la instruilo.
La prilaborita gramatikaĵo donas bonan bazon por postaj studoj, la leksiko ĉerpas sian gamon el la ĉiutaga vivo, bestoj, legomoj, maĝaĵoj, simplaj agoj, bazaj kvalitoj kaj karaktertrajtoj. La tuto sekvas iun "priskriban tendencon, kaj malmulte preparas al buŝa komunikado kaj al korespondado.
Fine de la libro la aŭtoro raportas pri siaj valoraj spertoj pri kluba vivo, instruo al infanoj, ilia korespondigo kaj donas siajn konsilojn pri la temo.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2008-03-27 08:53:17
Montroj:46949
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 10; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 10
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Boris Kolker je 2002-12-15 07:13:22    

Lernolibroj por infanoj de 7-9 jaroj estas granda maloftaĵo. La aŭtoro klopodas instrui laŭ "natura metodo". Abundas desegnaĵoj (bedaŭrinde, ne koloraj) kaj skemoj-ŝablonoj. Kvankam enestas nemultaj ruslingvaj klarigoj por instruistoj (ofte kun Esperanta traduko), la lernolibro estas uzebla internacie. Gratulon al la aŭtoro, vaste konata instruisto de Esperanto, pro la nova sukceso!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.