| Titolo: | Litovaj-Esperantaj konversacioj |  
    | Subtitolo: | Lietuviški-Esperantiški pasikalbĿjimai |  
    | Aŭtoro(j): | 
GAIDAMAVIĿIUS, Stasys |  
    | Eldonejo: | Varpas. Kaunas. 1994. |  
    | ISBN: | 9986-10-022-4 |  
    | Akireblo: | aĉetebla |  
    | Tipo(j): | konversacia libro |  
    | Nivelo: | A1, A2, B1, B2, C1, C2 |  
    | Celgrupo: | nacilingva |  
    | Aĉeteblo: | UEA: 8,40 EUR (sen varimposto) |  
    | Lingvo(j): | litova |  
    | Nia opinio: | La konversacia vortaro estis eldonita en 1994, kaj jam tiam entenis relative eksmodajn esprimojn kaj temojn. La libreto pritraktas la klasikajn paroltemajn grupojn de esprimoj. Ili  estas mallongaj, simplaj frazoj. Eĉ kelkfoje tro simplaj, ja unuopaj vortoj konsistigas tutan frazon, listigo de fruktoj, monatnomoj aŭ tempadjektivoj skribiĝas kvazaŭfraze, majuskle kaj fine kun punkto. Aliloke tiaĵoj estas kiel kutime, minuskle kaj sen punkto aŭ komo listigitaj vertikale.Tiu nekonsekvenca enpaĝigo povas kaŭzi ĝenon. Troveblas en la eldonaĵo ankaŭ lingvaj kaj tajperaro. Bedaŭrinde la materialo verŝajne ne estis provlegigita per ne-litovo, kiu povintus atentigi pri tipaj eraroj skribitaj sub la influo de la nacia lingvo (manko de artikolo, kopulo, ktp).  Ĉiukaze tiu ĉi - ĉefe porturistoj kaj litovoj skribita - esprimkolekto ŝajnas pli simpla, pli ĝenerala ol la samcela Ni parolu esperante malpli ampleksa, tamen en siaj esprimoj pli komplika kaj profunda kolekto, kiu prezentas malpli da grandaj temoj. En 2003 aperis la nova eldono de la libro. |  
    | Kreodato: | 2004-04-08 00:00:00 |  
    | Lasta redakto: | 2006-01-12 09:20:38 |  
| Montroj: | 25961 |  
| Dosieroj: | 
Mankas dosieroj.
 |  
 
 
Strukturo
    | Enkonduko: | 
        estas     |  
    | Enhavo: | 
        (La enhavlisto sube ne estas laŭvorta, nur resuma pri la ĉefaj temoj:)  
 
Antaŭparoloj, informoj en du lingvoj 
Ĝeneralaj informoj, leksiko 
Personaj indikoj 
Bazaj parolintencaj esprimoj 
Vojaĝo 
Urbo 
Restoracio, kafejo, manĝejo 
Poŝto, telefon, telegrafo 
Aĉetado 
Servoj 
Amuzoj 
Sporto 
Mediciono 
Ripozo 
Lernejoj 
Fabriko, uzinoj 
Agrikulturo 
Faŭno kaj flaŭro 
Kelja datenoj pri Litovio 
Fundamenta gramatiko de Esperanto (en litova lingvo)  
Enhavtabeloj en du lingvoj     |  
 
Ekstera formato
    | Mezuro: | 
        13,5x19cm     |  
    | Paĝnombro: | 
        174     |  
    | Koloreco: | 
        nigra-blanka     |  
    | Ilustraĵoj: | 
        nenio     |  
    | Legebleco: | 
        bona     |  
    | Kunligmaniero: | 
        bindita     |  
    | Ĝenerala aspekto: | 
        simpla     |  
 
 
 | 
 
 |