Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Anne JAUSIONS
Edukado-ensalutnomo: neghero
Vivtempo: 1947 - 2025
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento: Mi naskiĝis fine de 1947 kaj studis ĉe universitato la francan filologion. Mi specialiĝis pri la mezepoka lingvo kiu enhavis du kazojn, la subjektan kaj la regantan por ĉiuj aliaj kazoj, do poste ne estis tro da problemoj por uzi la akuzativon en larĝa senco en Esperanto.
Kun mia edzo Claude, ni decidis loĝi en Alĝerio, kie li jam antaŭe deĵoris por la militservo en iu oazo. Por ni ambaŭ temis pri Orano, kie mi instruis la francajn lingvon kaj literaturon. En Francio, post la naskiĝo de niaj du infanoj, mi instruis en tre diversaj firmaoj, de la analfabeta nivelo ĝis konversacio kun eksterlandaj inĝenieroj, sed ĉefe por prepari la studantojn al internaj konkursoj. Nur kiam niaj gefiloj sukcesis ĉe la abiturienta ekzameno kaj plu daŭrigis la studadon, mi konsentis instrui en mezgrada lernejo kaj liceo, sed mi specialiĝis pri instruado al surduloj, ĉar intertempe mi lernis la gestlingvon de surduloj (francan signolingvon: LSF) en tute netipaj lokoj: la kastelo de Vincennes (fortreso en Vinceno) apud Parizo, ankaŭ en la pariza instituto Saint-Jacques por surduloj (Sankta Jakobo, abatejo ĝis la franca Revolucio de 1789) kaj en la universitato de Saint-Denis (Sankta Denizo) kie estis proponitaj samtempe Esperanto-kursoj. Mi miris: Ha! tiu umo plu ekzistas! ĉar en mia infanaĝo, kiam mi malofte aŭdis pri ĝi, ĉiam estis kun disdegna tono. Scivoleme mi provis lernadi la lingvon, ĉar mi faris al mi la samajn demandojn kiel por la gestlingvo: ĉu estas vera lingvo, ĉu eblas diri ĉion per ĝi, ĉu ekzistas slango, kaj ankaŭ literaturo? Mi bezonis plurajn jarojn por scipovi paroli ĝin!

Mi trapasis la Esperanto-ekzamenojn laŭ la tiama franca sistemo de FEI (Franca Esperanto-Instituto), poste la KER ekzamenojn kiam ili ekekzistis. Mi instruis ĉe la sidejoj de SAT kaj SAT-Amikaro kaj multajn jarojn ĉe la sidejo de Esperanto-France en Parizo, ankaŭ en diversaj lokoj laŭ invitoj, inter kiuj en la kultur-centroj Greziljono kaj Kvinpetalo. En tiu lasta loko pri la Esperanto-literaturo dum tutsemajnaj staĝoj, kiel por diversaj dutagaj rendevuoj ekzemple dum la Eŭropaj Rendevuoj de Stella-Plage (en norda Francio).

Mi vizitis du SAT-kongresojn, kelkajn Universalajn Kongresojn. En 2000 mi aliĝis al OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) kie Lena de Zilah instigis min al multe da legado. Por plibonigi mian Esperanto-nivelon, mi decidis vizitadi la trijarajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando. Mirinda urbo, studoj, kunlernantoj kaj instruistoj inter kiuj Ilona Koutny, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor, Claude Piron, Michel Duc-Goninaz, Humphrey Tonkin, John Wells, István Ertl, Katalin Kováts, Aleksander Korĵenkov, Aleksandro Melnikov kaj Maria Majerczak, kiu superrigardis mian diplomlaboraĵon. Ĝi nun legeblas ĉe edukado.net: La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj.

Longe mi estis vic-prezidanto kaj prezidanto de OSIEK kaj kunorganizis diversajn konferencojn, kaj tio kondukis nin ĝis Ĉinio, al Pekino kaj Wuhan en 2011. La ĉefaj malfacilaĵoj ĉiukaze estis inviti prelegantojn, kiujn oni ne povas pagi. Mia interkonatiĝo kun eminentuloj en Poznan multe helpis al mi.

Ekde 2008 mi estas membro de FEI (Franca Esperanto-Instituto, kie mi renovigis la prezentadon kaj la enhavon de la ekzamenoj, instigis la kandidatojn al legado por prepari la Ateston pri supera lernado. Same, mi subtenas sinjoron HORI Jasuo por la Esperanto-Sumoo, reklamas tiun legado-konkurson kaj sendas recenzojn de miaj legaĵoj.
Aliflanke mi verkas artikolojn, ĉefe por La Gazeto, la revuo de OSIEK, kaj Le Monde de l’espéranto (dulingva revuo de la nacia asocio Espéranto-France), kaj aliaj, ofte pri literaturo.

Iun vesperon mi havis la surprizon ricevi retmesaĝon de Spomenka Štimec: «Se ni havus monon, ni invitus vin al prezentado de la franca traduko de Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, de Tibor Sekelj». «Sed ne ekzistas traduko!» mi respondis. Do, post pripenso kaj diskuto kun tiu, kiu jam tradukis la unuan ĉapitron, mi faris, estis invitita en la belan kamparan bienon de Spomenka, prezentis la malfacilaĵojn de la franca traduko al kroata publiko kiu ne konis la francan lingvon! Poste mi eldonigis la libron en la franca traduko kaj ricevis alian sperton.
Mia edzo post dubo pri tiu Esperanto-lernado subtenis min, lernis la lingvon, trapasis ekzamenojn, kaj instruis kun plezuro, ĉefe en Plouezec (Pluezek’, en Bretonio, en okcidenta Francio) la trian semajnon de aŭgusto: mi ekde 2002 kaj li iom poste.

Anne JAUSIONS

Noto: Anne forpasis subite la 28an de novembro 2025. Nia redakcio kondolencas al la edzo Claude kaj la tuta familio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 14; | Aldoni propran komenton

14.
LiberaPonto je 2025-12-11 14:44:12

Okaze de la Mediteranena Esperanto-Semajno, en 2022, Anne Jausions montris sian gravan pedagogian kompetentecon en Esperanto-literatura fako. Danke al ŝi, mi samtempe malkovris per nova flanko la riĉecon de la literaturo de nia elektita internacia lingvo kaj efikan metodon por eniri en ĉiun verkon. Do grava momento en mia Esperanto-vivo. La anonco de la forpaso de Anne do aparte tuŝis min. Tamen danke al sia mirinda sindediĉo al Esperanto, literaturo, pedagogio kaj instruado, ŝi restos vivanta en mia memoro. Bernard Behra

13.
fejfi je 2025-12-09 11:26:40

Mi konatiĝis kun Anne dum OSIEK-konferenco en Svitavy. De post tiam ne estis fakte eblecoj pri personaj renkontiĝoj, tamen kelkaj retmesaĝoj flugis inter ni. La hazarda sciigo pri ŝia forpaso trafis min dolorige, tute ne atendite. Multaj bonaj esperantistoj en lasta tempo forlasis nin, Anna tro frue. Espereble ŝi nun estas en pli bona mondo. Pacon al ŝia animo kaj mian kunsenton al ŝiaj familianoj.

12.
lawenda je 2025-12-08 15:21:30

Ripozu en paco, kara Anne!

11.
Monik je 2025-12-07 20:08:35

Kia malĝojiga novaĵo ! Ni konatiĝis en Kvinpetalo kaj plurfoje ni partoprenis diversajn esperantajn eventojn. Ĉiam estis granda plezuro interŝanĝi kun vi. En 2022 vi brile instruis je la 4a nivelo okaze de M.E.S. en Les Issambres. Vi kuraĝigis nin al legado de multaj interesaj libroj. Vi mankos al ni. Kondolencoj al Claude kaj al viaj famlianoj. Monik 05

10.
ilonaesp je 2025-12-07 18:17:20

Malĝojigis min la morto de Anne, mi ekkonis ŝin en Parizo, poste ŝi studis ĉe mi en la Interlingvistikaj Studoj, en Poznano, ŝi laboris kun intereso kaj diligente. Foje mi invitis ŝin gvidi kurson pri literaturo kadre de la Studoj.
Elkore mi kondolencas al ŝia edzo kaj familio

9.
Boulet je 2017-12-31 16:25:15

Mi gratulas al vi kaj plezure memoras niajn renkontiĝojn, ekzemple kadre de Franca Esperanto-Instituto.
Tutkorajn bondezirojn por la estonteco.

8.
ilonaesp je 2017-12-21 22:08:13

Mi ĝojas, ke alvenis tempo, ke miaj kolegoj kaj iamaj gestudentoj el la Interlingvistikaj Studoj enpanteoniĝu. Kara Anne, agu plu energie kaj multflanke kaj gaje! Kore Ilona

7.
edmond je 2017-12-20 15:32:19

Gratulojn Anne pro via sindonemo por la disvastiĝo de Esperanto kaj ties bela literaturo. Vi plene meritas vian enpanteoniĝon.
Elkore,
Edmond kaj Arlette Plutniak

6.
Forigita uzanto je 2017-12-18 16:34:58

Gratulojn, kara Anne!
Dankon pro viaj gratuloj! Mi ankaŭ miris, ke vi ankoraŭ ne estas inter la membroj de tiu ĉi klubo. Mi esperas, ke ni plukunlaboros por Le Monde de l'espéranto, kaj ankaŭ en aliaj kazoj.
Amike,
Claude

5.
Forigita uzanto je 2017-12-16 04:05:40

Dankon pro viaj literaturaj kursetoj ekzemple en Kvinpetalo! Gratulon!

4.
stelamiko je 2017-12-15 17:40:43

Kara Anne. - Elkorajn gratulojn okaze de via en-Panteoniĝo. Verdire, vi meritas tion. Varmsalute, Mogens

3.
Monik je 2017-12-15 16:32:43

Gratulojn, kara Anne ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon.Tiel multe vi agas en tre diversaj kampoj kaj ĉiam tre diligente kaj afable. Ĝojplenan daùrigon !

2.
Monik je 2017-12-15 16:32:22

Gratulojn, kara Anne ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon.Tiel multe vi agas en tre diversaj kampoj kaj ĉiam tre diligente kaj afable. Ĝojplenan daùrigon !

1.
Telemo je 2017-12-15 09:23:53

Gratulon kara Anne ;-) Mi ĝojas. Tre amike

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.