Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Sabine Fiedler
Edukado-ensalutnomo: Bonantagon
Vivtempo: 1957 -
Devenlando: Germana Demokrata Respubliko
Agadlando(j): Germanujo, Pollando
Prezento: Sabine Fiedler naskiĝis en 1957 en Gorndorf kaj pasigis sian junaĝon en Leipzig (orienta Germanio), kie ŝi esperantistiĝis kiel lernejano en 1976. Ŝi studis la anglan kaj rusan lingvojn en Martin-Luther-Universitato Halle-Wittenberg kaj post la studado laboris tri jarojn kiel lerneja instruisto. En 1986 ŝi doktoriĝis pri angla lingvistiko kaj habilitiĝis pri ĝenerala lingvistiko/interlingvistiko en la Universitato de Leipzig en 1999.
Pli ol tridek jarojn ŝi estis instruisto/profesoro kaj esploristo en la Universitato de Leipzig ĉe la Instituto pri britiaj studoj, kie ŝi instruis precipe lingvistikon (i.a. fonetikon, morfologion, semantikon, pragmatikon, frazeologion). Aldone, inter 2015 kaj 2023 ŝi gvidis modulon pri internacia lingva komunikado kiel defio por politiko kaj socio dum ĉiu vintra semestro en la Universitato de Leipzig. Tiun anglalingvan modulon konsistigis tri temaroj: prelegoj pri planlingvoj, seminario pri la rolo de la angla en internacia kunteksto kaj lingvokurso de Esperanto.

De 2014 ĝis 2018 ŝi estis taskgvidanto kaj respondeca pri komunikado helpe de lingvafrankaoj en la esplorprojekto «Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo», MIME, financita de FP7 de la Eŭropa Unio (www.mime-project.org). Rilate al tiu projekto, kune kun Cyril Robert Brosch, ŝi verkis kelkajn artikolojn kaj du librojn pri la uzo de la angla kiel lingvafrankao kaj en 2022 la libron „Esperanto – Lingua Franca and Language Community“.
Ŝi estas membro de la teamo (sub gvidado de Amri Wandel), kiu elektas la prelegojn por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj Scienca Kafejo kadre de Universalaj Kongresoj. Ŝi prelegis multfoje dum Esperantologiaj Konferencoj, simpozioj kaj aliaj fakaj eventoj pri Esperanto-temoj kaj instruis dum la internaciaj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Adam-Mickiewicz-Universitato en Poznań. Ŝia ĉefa esplortereno rilate al Esperanto estis frazeologio. Ŝi estas membro de la redaktaj komitatoj de diversaj fakaj ĵurnaloj (i.a. de Esperantologio / Esperanto Studies kaj inter 2011 kaj 2018 de Language Problems & Language Planning).

Ŝi estas unu el la fondintaj membroj de “Gesellschaft für Interlinguistik“ (GIL, Societo pri interlingvistiko) en Germanio, kiun iniciatis Detlev Blanke en 1991, kaj ŝi prezidas GIL ekde 2011. GIL organizas fakajn kunvenojn ĉiujare kaj eldonas jarlibron (redaktitan de Cyril Robert Brosch kaj Sabine Fiedler), kiu aperas en libroformo kaj estas ankaŭ rete alirebla (https://web.interlinguistik-gil.de/veroeffentlichungen/).
Ŝiaj ĉefaj esplorterenoj estas interlingvistiko/esperantologio, frazeologio, la influo de la angla al aliaj lingvoj (anglismoj, i.a. en la projekto Global Anglicism Database, GLAD, https://www.nhh.no/en/research- centres/global-anglicism-database-network/), tradukado, lingvafrankaoj, lingva justeco, humuro kaj komiksoj.
Ŝi verkis kvar librojn kaj pli ol 50 fakajn artikolojn kun rilato al Esperanto. Vidu la superrigardon en Informilo por interlingvistoj 33(2) 2024, p. 12-28 (https://interlingvistiko.net/wp-content/uploads/2024/04/IpIProg.pdf).

Fonto: Sabine Fiedler por la Panteono, en novembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
ilonaesp je 2024-12-15 11:20:18

Kara Sabine, mi ĝojas ke vi prenis lokon en la Panteono. Via esplor- kaj publikiga laboro rilate al Esperanto estas valorega kaj bone uzebla en la universitata instruado. Via universitata modulo, la GIL-konferencoj kaj kontribuoj al niaj Interlingvistikaj Studoj estas signifaj aferoj por interlingvistiko kaj esperantologio.
Daŭre sukcesan agadon
Ilona

2.
MargaretZZ je 2024-12-15 09:12:46

Gratuloj !

1.
Arko je 2024-12-15 07:36:51

Gratulon, kara Sabine

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.