Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Derek Roff
Edukado-ensalutnomo: Koninda
Vivtempo: 1954 -
Devenlando: Usono
Agadlando(j): Usono
Prezento: Mia naskiĝo foje estis enigmo por interkona vespero: 'Mi naskiĝis en Usono, sed en neniu ŝtato.' La respondo estas, ke mi naskiĝis en 1954, en la nuna (sub)ŝtato Alasko, kvin jarojn antaŭ ol ĝi fariĝis ŝtato. Mia familio forlasis la teritorion antaŭ la ŝtatiĝo, kaj migris al la tre malsama subŝtato Nova Meksiko. Tie, la hispana kaj indiĝenaj kulturoj estis tre videblaj. Mi unuafoje konsciis pri la ekzisto de aliaj lingvoj, kaj ekinteresiĝis pri ili.

Mi studis la hispanan jen kaj jen en elementa kaj mezlernejoj, sed mi ne estis tre sukcesa lingvolernanto. Mi klopodadis, ne ĉiam diligente, sen granda sukceso. Mi komencis lerneti Esperanton en neformalaj lecionoj, kiuj estis malgranda elemento de grupo por junuloj. Esperanto kaptis mian atenton, kaj mi ekhavis la deziron iam pli lerni ĝin.

Mi havis la bonŝancon ĉeesti la Esperanto-kursojn ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato, unuafoje en 1975. Poste, tiu kursaro akiris la nomon NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. Kvankam mi denove lernis ke mi ne estas tre kapabla lingvolernanto, mi forte klopodis, kaj igis la tri stud-semajnojn en San-Francisko la kernon de miaj someraj planoj. Tre inspiris min granda aro de instruistoj, inkluzive Claude Piron kaj Grant Goodall. Mia daŭra ĉeestado kaj lernado fine sufiĉe efikis al mia lernado de Esperanto, ke Cathy Schulze invitis min instrui tie en 1995 kaj 1996. Mi instruis denove en 2001, kaj poste en 2013, kiam NASK okazis en Raleigh.

La influo kaj inspiro de Esperanto helpis min studi kaj lerni aliajn lingvojn. Mi fine lernis paroli la hispanan, kaj aldonis la portugalan. Mi atingis kapablon en la franca, kaj studis en mia universitato la japanan, la ĉinan, la germanan, la rusan, la italan, kaj la usonan signolingvon.

Ĉirkaŭ la jaro 2000 mi komencis kunlabori kun ESF (Esperantic Studies Foundation). Mi fariĝis membro de la konsilantaro, kaj ekde 2009, membro de la Estraro. En tiu rolo, mi opinias ke mi faras mian plej utilan kontribuadon al la sukceso de Esperanto, kaj ties diversaj projektoj kaj programoj.

Unu el tiuj programoj estas uea.facila, la retejo, kiu ĉiusemajne provizas al la monda legantaro unu-du mallongajn artikolojn pri ĉiaj temoj, en facila Esperanto. Anna Lowenstein lanĉis tiun retejon en 2018, kaj ŝi daŭre estas la motoro kaj ĉefredaktisto. Mi fariĝis unu el la fruaj kunlaborantoj, kaj sugestis ke ni ankaŭ liveru sondosierojn, en kiu kapablaj Esperantistoj voĉlegas la artikolojn.

Mi nun helpas al Anna pri la provlegado kaj redaktado de la artikoloj. Aldone, mi kunordigas la registradon de la sondosieroj. Malgranda teamo de voĉlegantoj el diversaj landoj registras la artikolojn, kiujn mi poste redaktas kaj alŝutas al uea.facila. La valoron kaj sukceson de tiu retejo mi vidas en la alta uzado. Multaj artikoloj altiras pli ol tri mil legantojn, kaj pluraj, pli ol kvar mil kvincent.

La retejo fariĝas biblioteko por la legado kaj aŭskultado de Esperanto, kun pli ol 400 artikoloj pri tre diversaj temoj. Uzas ĝin lernantoj kaj instruistoj por siaj klasoj. Lastatempe, surbaze de la artikoloj, Katalin Kováts komencis krei serion de aŭdkomprenaj ekzercoj, kiujn ŝi prezentas en Edukado.net.

Fonto: Derek Roff por la Panteono, en decembro 2024.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Mao87 je 2024-12-15 17:57:54

Kara Derek, gratulegon! Mi ĝojas, ke vi eniras la Panteonon (kaj iom miras, ke vi ne jam estis tie). Vi meritas la enpanteoniĝon pro diversaj kialoj, kaj via laboro en uea,facila certe estas unu el ili. Mi ege ĝuas nian kunlaboradon kadre de uea.facila. Denove, gratulon, kolego!

2.
MargaretZZ je 2024-12-15 09:15:19

Korajn Gratulegojn, kara Derek ! Dankon pro via diligenta laboro !

1.
anna_lowenstein je 2024-12-15 08:46:58

Kara Derek,

Ĉu nur nun vi eniras la Panteonon? Vi estis la homo, kiu preskaŭ tuj post la ekapero de uea.facila proponis al mi aldoni sondosierojn al la artikoloj. Tio estis afero, pri kiu mi tute ne pensis mem, nek ĝis tiam komprenis ĝian gravecon por lernantoj kaj instruistoj. Kompreneble tio fariĝis unu el la plej gravaj kaj ŝatataj aspektoj de tiu retejo. Krome vi estas tre grava kunlaboranto ne nur kiel provleganto, sed ankaŭ pro viaj tre valoraj proponoj por plilbonigi la tekstojn kaj la difinojn.

Multajn dankojn pro ĉio, kion vi faras por uea.facila. Via kontribuo al ĝi estas esenca!

Kore,
Anna

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.