Panteono
Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
|
|
Opinioj kaj komentoj
Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton
Mi sentas min plene kaj elstare reprezentita de Ranja kaj kiel junulo kaj kiel sudduonsferano. Ŝi ne nur tre bone regas la lingvon, sed ankaŭ reklamas ĝin pasie kaj sindoneme. Malfacilas troigi ŝian kontribuon al la disvastigado de Esperanto en Madagaskaro: estante apenaŭ dudekjaraĝa ŝi jam estas instruistino de instruistoj! Fakte nuntempe ŝi ne nur lekcias pri la zamenhofa, sed ankaŭ homoj kiuj lernis per ŝi instruas ĝin al aliaj entuziasmuloj.
Mi sufiĉe bone konas ŝin por kompreni, ke ŝi ne prenos ĉi tiun merititan rekonon kiel fino de la vojo. Male morgaŭ ŝi humile kaj malavare estos karese subtenante malagasajn novulojn kiuj vidos ĉe ŝi kaj ĉe aliaj kolegoj modelajn samideanojn.
Saluton Ranja,
Legante vian mirindan prezentadon, mi tuj emas gratuli vin !
Grandan sukceson, deziras mi al vi dum via instruado de Esperanto en via lando.
Tutkore.
Monik 05
Kara Ranja, Mi ĝojas por via nuna atingo kaj gratulas pro via tuta por-E-a agado en via lando... kaj pli fore !
NI renkontiĝis en Aruŝo kaj lauh mia memoro mi al vi alportis instru-materialon el "PLE sen limoj"® (Parler, Lire, Ecrire / Paroli, Legi, Skribi), kunlaboraĵo iniciatita de mia lernantino Brigitte MARLIER precipe favor-/facil-iganta pli profundan lernadon de tiuj kapabloj helpe de gestumado kaj kantado. Ĉu vi memoras pri tio ? VI eble eĉ ŝin renkontis jam en Torina UKo...
Nu, longan viv(-E-agad-)on !
Kore via Jorgos.
P.S. : Vi estas bonvena ĉe ni (en ĉe-Pireneaj Arrout, Lafage, Gaja-la-Selve).
Koran gratulon, kara Ranja! Dum miaj 3 vojaĝoj al Malagasio en 2024 kaj 2025 mi povis vidi la enormajn fruktojn de via instrua agado.
Vian sinprezenton vi tre bone strukturigis.
Gratulon al vi, kara Ranja!


