Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ed Borsboom
Vivtempo: 1936 - 2025
Devenlando: Nederlando
Agadlando(j): Francujo, Nederlando, Svislando
Prezento: Eduard BORSBOOM, esperante Ed' BORSBOMO (naskiĝis la 14-an de majo 1936) studis germanistikon kaj estis docento pri la germana lingvo en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999.

Esperanta agado
Borsboom lernis Esperanton aŭtodidakte en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en la Internacia Esperanto-Instituto ĉe Andreo Cseh, aktivis en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj fariĝis ŝtata tradukisto por Esperanto.

En 1976 aperis lia biografio Vivo de Lanti. Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe Kultura Centro Esperantista kaj ekde la 1990-aj jaroj en Francio ĉe Kvinpetalo. En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh, Vortoj de Andreo Cseh. Post 20 jaroj en la redakta stabo de Literatura Foiro, li okupis sin i.a. pri taskoj en La Gazeto gvidata de Eŭgeno kaj Madeleine de Zilah kaj depost 1995 prezidas la estraron de Internacia Esperanto-Instituto. En 2004 li ricevis la OSIEK-premion.

Ed Borsboom forpasis la 3an de decembro 2025.

Fonto: eo Vikipedio, foto: Ziko van Dijk

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.