Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Emmanuel DESBRIERES
Edukado-ensalutnomo: Flavavulpo
Vivtempo: 1971 -
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento: Mi naskiĝis en 1971. Mi estas franco kaj loĝas en Ĵuraso-departemento (orienta parto de Francio inter Diĵono kaj Ĝenevo)
Mi estas instruisto pri geografio, historio kaj civitana edukado en liceo Victor CONSIDERANT en Salins-les-Bains.
Mi esperantiĝis en 1992 en Diĵono.
Mi zorgis pri diversaj lokaj esperantaj grupoj (en Epinal, Jura, Dole)
Mi sukcese trapasis la C1-ekzamenon en 2012-13 en Greziljono kaj en Ĉaŭdefono.
Mi estas de 2017 reprezentanto de ILEI ĉe UNESKO kaj partoprenis ĝeneralajn asembleojn en 2017 kaj 2023 en la sidejo en Parizo.

De 2016-17 mi zorgas pri Esperanto-Ateliero en mia lernejo.
Ĉiujare preskaŭ 50 gelernantoj malkovras Esperanton, kaj retmesaĝas, vojaĝas tra Esperantio… kaj akceptas esperantistojn (el Usono en 2017, el Sud-Koreio en 2018, el Hispanio en 2022, ktp).
Tiel gelernantoj regule retkunvenis kun esperantistoj el la Mondo
- (gelernantoj de Peter GRBEC en Koper, Slovenio
- Snehaja Venkatesh , vic-prezidantino de TEJO, ktp ...
- kaj eĉ Ahmad Mamdouhi, prezidanto de ILEI)
Vidu ĉe Esperanto+Edukado ILEI :
Ankaŭ okazis :
- Retkunveno inter francaj kaj slovenaj gelernantoj, 2023
- Retkunveno inter francaj, rusaj (gelernantoj de Elena NADIKOVA), slovenaj kaj kongolandaj gelernantoj (kun Joël MUHIRE) 2022.
Per Esperanto ni vojaĝis trifoje (En 2019, 2023 kaj 2024) al Koper en Slovenio por viziti la gelernantojn de Peter GRBEC. Vidu la filmeton Interŝanĝo de gelernantoj.
Dum la lerneja jaro 2024-25 44 gelernantoj kaj 4 instruistoj vojaĝis ĉirkaŭ Alpoj tra Esperantujo.
Ni vizitis esperantistajn oldajn damojn, kiuj tutvive agadis kaj ankoraŭ agadas por paco en Francio kaj Italio :
Micheline CHATEAU en la Nacia Esperanto Muzeo en Gray,
Elda Doerfler en Triesto,
Norma CESCOTTI en Trento.
Ili atestis pri siaj vivoj en ĉelimaj urboj de 1926 ĝis hodiaŭ.

Dum la sama vojaĝo ni estis akceptitaj de Franz-Joseph GEIDEL kaj Bernhard TUIDER en Vieno, notinde en la Esperantomuzeo en Nacia Aŭstria Biblioteko…
Vidu artikolon ĉe la oficiala retejo de mia lernejo.

Sed verŝajne la plej ĝojinda rezulto estas tiu:
dum somero 2024 kaj denove dum 2025 kvar ekslernantinoj vojaĝis tra Eŭropo per Pasporta Servo Servo.
Ĉe la retejo de asocio Amika-rondo en kiu mi estas ano: https://fr.amika-rondo.eu/)
Eĉ du el miaj ekslernantoj estas komitatanoj de tiu asocio.

Kaj plie de septembre 2024 la oficiala retejo de mia lernejo enhavas esperantan version
Vidu ekzemple: https://lc-vconsiderant-salins-les-bains.eclat-bfc.fr/actualites/visite-a-la-grande-saline-267996705.htm
Tio gravas por iom post iom enmetigi Esperanton, kiel oficialan lernejan fakon.

Fonto: Emmanuel por la Panteono, en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Jorgos je 2025-12-15 10:33:04

Estimata Emanuel',
Ni nur unufoje renkontighis (en Metabje). Mi volas vin gratulegi pro tiaj atingoj !
Vi ja estas LA modelo por francujaj Instruistoj... tiom da plendas pro tio, ke ne eblas E-on enkonduki en FR-instru-sistemon !
Mi esperas tion, ke vi iam trovos tempon por preleg-vojaghi por atesti pri via sperto !
Mi vin atendas.
Kore kaj kuraĝige por la sekvo, Jorgos.

1.
Monik je 2025-12-15 09:55:44

Kara Emmanuel, Kia ĝojo vidi vin eniri la Panteonon ! tio kuraĝigos vin al longa daùrigado de via mirinda agado por disvastigo de Esperanto en lernejo ! Gratulon !
Monik 05

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.