Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Karl Heinz Schaeffer |
| Vivtempo: |
1942 - 2025 |
| Devenlando: |
Germanujo |
| Agadlando(j): |
Germanujo |
| Prezento: |
Karl Heinz Schaeffer naskiĝis la 22an de septembro 1942 en Tübingen, studis farmacion en la Universitato de Erlangen kaj diplomiĝis kiel apotekisto; poste li fondis kaj direktis apotekojn en Nurenbergo kaj Aalen, kie li emeritiĝis.
Schaeffer lernis Esperanton aŭtodidakte en 1979, kaj ekde 1982 li estis prezidanto de la Esperanto-Grupo Alena kaj ekde 1983 instruisto de Esperanto en la popola vesperklerigejo en Aalen. En 1989 li iĝis afergvidanto de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.
En 2009 li kunfondis la vortaran projekton de-eo (Projekt Deutsch-Esperanto, vidu sub www.de-eo.de/eo, multe kontribuis en tatoeba.org, tradukis el la germana, interalie, himnojn por la ekumena diserva libro ADORU, partoprenis plurajn Universalajn Kongresoj de Esperanto, kaj aliajn esperantistajn kongresojn kaj renkontiĝojn. Memstare kaj kune kun Utho Maier li verkis kelkajn broŝurojn pri bibliotekaj kaj historiaj aferoj.
En 2014 Karl Heinz Schaeffer kaj Utho Maier ricevis la Esperanto-kulturpremion de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo pro la senlaca laborado por la librokulturo de Esperanto en la Germana Esperanto-Biblioteko.
Karl Heinz Schaeffer forpasis la 20an de oktobro 2025.
Fonto: La Ondo de Esperanto
Pliajn informojn trovu en Vikipedio. |
|
|