Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Birke DOCKHORN
Edukado-ensalutnomo: birdo
Vivtempo: 1971 -
Devenlando: Germanujo
Agadlando(j): Francujo, Germanujo, Slovakujo, Usono
Prezento: Birke DOCKHORN estas germana esperantistino. Ŝi magistriĝis pri koreologio, lingvistiko kaj la instruado de la germana lingvo en Berlino, kaj dum la studado komencis okupiĝi ankaŭ pri Esperanto.

Post laboroj en la koreologia kampo ĉe la universitato Tübingen kaj en la kampo de la germana kiel fremda lingvo ĉe la universitato de Augsburgo, ŝi okupiĝis plejparte pri la instruado de la germana lingvo al eksterlandanoj. Tion ŝi faris en multaj diversaj institucioj, interalie eksterlande en Sud-Koreujo, ĉe la Hankuk-Universitato de Fremdaj Lingvoj en Seulo. Ŝi kunlaboris ankaŭ en la internacia EU-projekto deutsch.info, kiu kreis retpaĝon kun informoj kaj lingvokurso por lernantoj de la germana. Ekde 2016 ŝi plejparte koncentriĝis pri la germana por flegistoj kaj kuracistoj kaj laboras nun en granda kliniko, por helpi al eksterlandaj kunlaborantoj lingve integriĝi.

En la movado ŝi dum la jaroj aktivis kaj ankoraŭ aktivas pri instruado de Esperanto, ekz. en SES (Slovakujo) kaj NASK (Usono), kunlaboris pri la Manlibro por instruado de Esperanto kaj verkis la ekzercojn por la kurso La teorio Nakamura en lernu.net. Krome ŝi muzikas kun Bertilo Wennergren en la Esperanta duopo Duo Bemolo.

Ekde pli ol dek jaroj ŝi nun loĝas en norda Germanujo kaj ĝuas la (ĉefe esperantlingvan) ĉiutagan vivon kun Bertilo, du infanoj, kelkaj hejmbestoj kaj multaj ŝatokupoj. Se la tempo ebligas, ŝi muzikas per sia fluto ankaŭ kun regionaj amikoj en rondoj de internacia popolmuziko. Krome ŝi ŝatas manlabori kaj krei aferojn pere de origamio, trikado, kroĉetado kaj bakado. Por la sano ŝi provas regule fari ĉigongon kaj promenadi kun siaj hundoj tra la kamparo.

Fonto: Birke Dockhorn por la Panteono en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.