Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: František Vladimír Lorenc
Vivtempo: 1872 - 1957
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Brazilo, Ĉeĥujo
Prezento: František Vladimír Lorenc, en Esperanto: Francisko Valdomiro Lorenz
estis la unua ĉeĥa esperantisto, kiu kiel 17-jarulo eldonis la unuan lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj (antaŭe, kiel 15-jarulo, li lernis volapukon). Li provis gvidi kurson de Esperanto en Prago, sed li ne sukcesis lanĉi veran movadon.
Kiam lia amiko rifuzis forveturi kun siaj gepatroj al Brazilo (pro amo al knabino), Lorenc akceptis proponon veturi anstataŭ li sub lia pasporto (do kontraŭleĝe), ĉar kiel pacifisto li volis eviti rekrutigan ordonon por la aŭstria armeo (1893). Dum ŝipumado trans la oceano li sukcesis lerni la portugalan.
En Brazilo li ŝanĝis sian nomon al Francisco Valdomiro Lorez. En la vilaĝo San-Feliciano li edziĝis kaj havis infanojn ne nur proprajn, sed ankaŭ adoptitajn, kaj duonjarcenton estis tie instruisto. Li estis aprezanta kaj pro lia esperantista kaj pro la publika agado.
Li verkis ĉirkaŭ cent verkojn en diversaj lingvoj, ĉar li estis vera poligloto, kaj ankaŭ spiritisto. En Rio de Ĵaneiro estas spiritisma eldonejo F. V. Lorenz, kiu ĉiujare eldonas almanakon Lorenz en Esperanto. Li esperantigis ankaŭ Bhagavad-Giton kaj Antologion de Brazilaj Poetoj, kreis lernolibron por portugallingvanoj (Esperanto sem mestre), Kompletan Gramatikon de la Tupia Lingvo kaj libron La Brazilaj Aruakoj.
En Brazilo oni omaĝis lin per monumento en Dom Feliciano kaj strato-nomo en la urbo Americana, en Ĉeĥio laŭ li nomiĝas publika biblioteko en Vrdy, kiu najbaras kun lia naskiĝvilaĝo Zbýšov.

La lernolibro de Lorenc estas legebla kaj elŝutebla ĉe la projekto Gutenberg:
kaj en la planlingvistika retejo de Aŭstria Nacia Biblioteko
Monumento en Dom Feliciano omaĝe al Lorenz

Biblioteko en Vrdy, kiu akceptis nomon de F.V. Lorenc

Biografion de F.V. Lorenc verkis en Esperanto universitata profesoro Vlastimil Novobilský (KAVA-PECH 2017)
En la ĉeĥa la libro troveblas ĉi tie.

La informojn sendis por la Panteono Miroslav Malovec, en decembro 2025

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.