Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Pavel Sittauer
Vivtempo: 1934 - 2018
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Pavel Sittauer, honora membro de ĈEA, estis ĉefa organizanto de Someraj Esperanto-Tendaroj, unue en Chvalatice, ekde 1958 en Lančov, ambaŭ ĉe la digolago Vranov. Li prizorgis ankaŭ la eldonadon de lerniloj, kiujn verkis Kilian, Vondroušek, Malovec.
Lia patro Karel Sittauer (1904-1944) estis ĉeĥa germano kaj esperantisto, kiu pro sia malkonsento kun nazia milito estis ekzekutita.
Pavel, kiel knabo, estis skolto kaj restis fidela al skoltismo dum la tuta vivo, kvankam oficiale la skoltaj organizoj estis nuligitaj de komunistoj. Skoltajn principojn li konservis ankaŭ en la Someraj Esperanto-Tendaroj, kvankam li ne povis ilin tiel nomi. La kulturministerio faris al li problemojn kaj volis la tendarojn malpermesi, sed lia amiko el Svazarm (asocio por kunlaboro kun armeo) prenis super ili aŭspicion. Li ankaŭ helpis dufoje akiri ŝtatan financan helpon, dank' al kiu la primitiva trunkodomo povis esti anstataŭigita per relative moderna domo kun manĝejo, kiurejo kaj kancelario, kaj eblis aĉeti ankaŭ kabanojn, kiam - pro higienaj motivoj - la tendoj estis malpermesitaj ĉe la digolago Vranov
La tendarojn ĝuis ĉiujare 200 ĝis 300 kursanoj.

Informoj danke al Miroslav Malovec en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.