Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Karel Franc
Vivtempo: 1925 - 2015
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Karel Franc estis ĉeĥa esperantisto el la urbo Pardubice, honora membro de ĈEA.
En Pardubice li organizis grandajn internaciajn renkontiĝojn de pacdefendantoj (1979, 1980, 1981, 1983, 1984, 1985, 1987).
Inter la jaroj 1987-1991 li estis sekretario de ĈEA.
Li estis ankaŭ estro de instruistoj en Lančov, estro de ekzamena komisiono de ĈEA kaj estro de lektoroj de korespondaj kursoj.

En kajero de AEST (apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko) post seminario en České Buděovice (1982) li kontribuis per artikoloj pri aviado en sportglisiloj.

Fonto: La informojn sendis Miroslav Malovec, en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.