Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Jan Werner
Vivtempo: 1933 - 2021
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo
Prezento: Inĝeniero Jan Werner naskiĝis en Návsí, distrikto Frýdek-Místek, poste la familio loĝis en Jablunkov kaj Horní Heřmanice. Post la milito ili transloĝiĝis al Lanškroun. Tie li lernis en gimnazio, siajn studojn li daŭrigis en konstrufaka universitato en Brno.

Tri jarojn li laboris en Ostrava-Kunčice ĉe konstruado de nova metalurgia entrepreno, ses jarojn en orientslovaka ferfabriko de Košice, en 1966 li revenis al Brno al direktorejo de industriaj konstruaĵoj. En 1990 li ricevis postenon de instruisto en konstrufaka universitato de Brno, kie li docentiĝis.

Esperanton li lernis en 1948 kiel 15-jarulo en Lanškroun, kun Josef Cink li redaktis la kluban bultenon Esperanta Vorto. Dum studoj en Brno li partoprenis en teatraj scenoj de Junularo. Esperanton li instruis en someraj tendaroj de Rožnov kaj Lančov, (kun)redaktis junularajn bultenojn Junularo agu!, Tagiĝo kaj Fajrero.

Kiel plenkreskulo li gvidis la scienc-teknikan sekcion de ĈEA kaj eldonadis TS-informilon. Li koncentriĝis je la ellaborado de faka lingvo en Esperanto, kreis Terminologian kurson (1986), Esperanta-ĉeĥan-germann matematikn vortaro (1990), ellaboris terminarojn de betono, kanalizacio, koteado, en Belartaj Konkursoj kvarfoje sukcesis liaj eseoj, li eldonadis Konstru-forumo kaj redaktis jarkolektojn de TAKE 2005 kaj 2010. Li postlasis kelkcent artikolojn, precipe pri fakaj temoj.

Sed li ne evitadis ankaŭ tradukadon de beletro kaj instruadon de Esperanto en la Pensiono Skokovy, kie li havis plurajn kursojn por AEH (Asocio de Esperantistoj handikapitaj). En Brno li fondis Societon por la internacia lingvo Esperanto (SILE), kie li havis klerigajn prelegojn. Konserviĝis liaj lingvaj anguletoj en AEH-informilo.

Laŭ konservitaj slipoj de Stanislav Kamarýt (1883-1956) li editoris Historion de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio (1981) kaj simile laŭ postlasaĵo de Josef Cink (1933-2011) li editoris Ĉeĥa-esperanta frazeologia vortaro (2013).


La infotmojn por la Panteono sendis Miroslav Malovec en decembro 2025.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.