Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.
Al la komenco
| Plena nomo: |
Anna ALAMO-SANDGREN |
| Vivtempo: |
1907 - 1998 |
| Devenlando: |
Svedujo |
| Agadlando(j): |
Ĉeĥujo, Svedujo |
| Prezento: |
Anna ALAMO-SANDGREN (1907-1998) estis dumviva membro de UEA, delegito pri kristanismo en Östansjö (Svedio). Ŝi prezidis (1944-48) la svedan sekcion de Kristana E-Ligo Internacia (KELI) kaj de 1947 faris, kiel "vojaĝanta sekretariino" de tiu sekcio, pli ol 2500 prelegojn en aŭ pri Esperanto en Svedio kaj alilande. Ekde 1955 ŝi estis longtempe estrarano de KELI.
En 1948 ŝi edziniĝis kun sia E-lernanto, Karl-Olof Sandgren (1925-1990), poste aktiva esperantisto kaj kristana evangelia misiisto, sekretario de la sveda sekcio de KELI, aŭtoro de la priskriba katalogo Religia literaturo en Esperanto, kun kiu ŝi organizis viglan Esperantan movadon en malgrandaj svedaj urboj. (Fonto: Vikipedio)
Nekrologo Anna SANDGREN el Dia Regno septembro 1998 (iom redaktita)
Dimanĉe, la 30an de aŭgusto 1998 nia ŝatata Anna mortis pro korinfarkto en la malsanhejmo en Hallsberg, Svedio. Malofte iu havis tiel eventoplenan vivon kiel Anna. Tio dank' al Esperanto. Ŝi naskiĝis en Ala sur la insulo Gotlando. Post kurso en la Popola Altlernejo en Jönköping Anna komencis labori kiel asistanta flegistino.
UEA havis sian jarkongreson en Stockholm en 1934. Tiam Anna vizitis sian fraton, kiu partoprenis en la kongreso. Ŝi tuj decidis lerni Esperanton. Kiam Anna edziniĝis al membro de la Grupo de KELI-anoj en Stokholmo, Anna kaj la edzo decidis preni la nomon ALAMO. Bedaŭrinde Fritz ALAMO mortis post mallonga malsano novembre 1942.
Erik CARLÉN, iama vicprezidanto de UEA, kiu estis unu el la iniciatintoj de la Sveda sekcio de KELI, dungis Anna-n kiel vojaĝantan sekretariinon. Somere 1947 la ĉeha ŝtato invitis Anna-n al prelegserio pri Svedio. Estis ĉirkaŭ 60 kunvenoj, kelkfoje antaŭ pli ol 1000 homoj. En Svedio Anna multe vojaĝis kaj rakontis pri la mizero en militdetruitaj landoj. Oni kolektis monon por donacpakaĵoj kaj al esperantistoj en Ĉeĥio kaj aliaj komunismaj landoj Anna sendis multajn pakaĵojn. Samtempe ŝi ricevis subtenantojn por la KELI-sekcio. Ŝi havis kursojn en multaj lokoj kaj iujare la sveda KELI-sekcio havis pli ol 500 membrojn, el kiuj multaj bedaŭrinde restis eternaj komencantoj.
Dum prelegkunveno Anna renkontis Karl-Olof SANDGREN. Ili geedziĝis en 1948. Kune ili fondis Esperanto-Mision, Karl-Olof tradukis predikojn, studmaterialon por la Navigantoj, ktp.
Kun sia letermisio ili atingis kaj korespondis kun esperantistoj en pli ol 130 landoj.
|
|
|